Kapra saliko

Kapra saliko (Salix caprea) estas plantospecio en la genro de la salikoj (Salix) en la familio de la salikacoj (Salicaceae). Pro sia tre frua flortempo komence de marto ĝis aprilo ĝi estas grava nutraĵplanto por insektoj; ekzemple por mielabelo. Kelkaj homoj uzas la junajn branĉojn por ornami la domojn. La florantaj branĉetoj vekas la deziron al printempo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapra salikoSalix caprea

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Saliko Salix
Specio: kapra s., S. caprea
kapra saliko, Salix caprea
= (L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo redakti

La latina specia nomo caprea kaj la esperanta nomo kapra rememorigas, ke folioj de la planto estas volonte manĝataj de kaproj.

Disvastigo kaj kreskejo redakti

La kapra saliko kreskas palearktise en granda parto de Eǔropo (ĝi mankas nur en suda Hispanujo kaj suda Balkanio) trans okcidenta kaj meza Azio ĝis orienta Azio (Manĉurio, Nordkoreujo kaj Norda Japanio). La planto kreskas ankaŭ en la nordo de Anatolio kaj Kaǔkazo. La suda limo de ĝia disvastigo estas norde de Altajo kaj la mongola limo. La limo de la disvastigo en la nordo estas linio ĝis la norda Skandinavio, la duoninsulo Kola kaj de tie al la insulo Saĥalino kaj la sudaj Kuriloj, kun izolita kreskejo pli norde sur Kamĉatko. La eǔropa kaj la orientaziaj disvastigejoj estas verŝajne dividitaj de breĉo en Siberio oriente de la lago Bajkalo.[1]

La kapra saliko kreskas sur freŝaj, nutraĵriĉaj grundoj, male al siaj parencoj ne en marĉoj kaj apudriveraj zonoj. Kiel pionirplanto ĝi kreskas sur novaloj, ŝtonŝutaĵoj kaj sur senarbigitaj areoj. Povas esti lomaj kaj ŝtonozaj krudgrundoj.

Priskribo redakti

Kreskoformo kaj arboŝelo redakti

La kapra saliko kreskas inter 2 kaj 10 metrojn, ĉe bona kreskejo ankaŭ ĝis 15 metrojn. La planto vivas averaĝe 60 jarojn. La planto havas relative larĝan arbokronon. La arboŝelo de juna trunko havas grizan koloron kun romboformaj korkverukoj. Pli maljunaj arboj havas grizan ĝis nigre brunan arboŝelon kaj romboformajn strukturojn, La branĉoj ne estas rompeblaj.

Burĝonoj kaj folioj redakti

La flave ĝis ruĝe brunaj, ovalaj kaj pintaj burĝonoj staras spirale. Komence la burĝonoj estas iomete harhavaj, poste kalvaj. La diversformaj folioj evoluiĝas nur post la florado. Ili staras alterne. Ili longas inter 5 kaj 7 cm kaj larĝas inter 2,5 kaj 4 cm. La ronde elipsaj folioj estas neregule noĉitaj aǔ havas dentan randon. Ĉe la junaj folioj la supera folia surfaco estas harhava. La blue grizverda malsupra surfaco estas blanke pelta kaj dense harhava. La folitigoj longas ĝis 2 cm. Ĉe la bazo de la folioj estas malgrandaj duonrenformaj stipuloj.

Floraroj kaj fruktoj redakti

Antaŭ la elkresko de la folioj aperas inter marto kaj aprilo la unuseksaj floraroj de la kapra saliko, la amentoj. Kiel preskaŭ ĉiu saliko la kapra saliko estas dioika, tio signifas, ke ĉe unu arbo estas aŭ inaj aŭ masklaj floroj. La floroj de ambaŭ seksoj formas amentojn. La ĉ. 2 mm longaj brakteoj estas dukoloraj: je la malsupra flanko nigraj kaj je la supra flanko arĝente blankaj. La unuopaj floroj ne havas perianton. La masklaj amentoj longas 1,5 ĝis 2,5 cm kaj larĝas ĉ. 1,5 cm. La unuopaj miele odorantaj floroj havas po du stamenojn kun ĉ. 6 ĝis 8 mm longajn filamentojn kaj flavajn anterojn. Je la bazo de la floro estas du nektarioj. Post la florado la masklaj amentoj defalas. La inaj amentoj estas verdaj. Ili havas arĝente harajn ovariojn.

Ekde majo ĝis junio la sekaj, verdaj kapsulfruktoj estas maturaj. La kapsulo longas ĝis 9 mm.

La kromosomnombro estas 2n = 38 aŭ 76.[2]

Hibridoj redakti

Uzado redakti

Oni uzis la arboŝelon en tanadejo. El la ligno oni faras palisojn. La mielisto tre ŝatas la fruecon de la florado de la planto. Ĝi estas grava nutraĵplanto por abeloj.[3]

Referencoj redakti

  1. Alexei K. Skvortsov: Willows of Russia and Adjacent Countries. Taxonomical and Geographical Revision. — Joensuu: University of Joensuu, 1999. — 307 pp. tradukita el rusa de Irina N. Kadis. (orig.: Proceedings of the Study of the Fauna and Flora of the USSR, publikigita de Moskva Societo de Naturalistoj, New Series, Section of Botany, 15 (XXIII) Nauka, Moskau 1968.)
  2. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 308.
  3. Info Bienenweide

Literaturo redakti

  • Kurt Harz: Bäume und Sträucher, BLV-Verlag, ISBN 978-3-8354-0242-3
  • Seidel, Eisenreich: Der BLV Foto- Pflanzenführer. 440 heimische Pflanzenarten nach Blütenfarben, BLV-Verlag, 1997, ISBN 978-3-405-15148-5
  • W. Rothmaler, E. J. Jäger, K. Werner: Exkursionsflora von Deutschland, 2. Gefäßpflanzen. Grundband, Spektrum Akademischer Verlag, ISBN 978-3-8274-1600-1
  • Matthias Zander, Astrid Schilling, Brigitte Schröter, Olaf Koch, Harald Schill: Weiden in Nordrhein-Westfalen Beiträge zur Charakterisierung, Generhaltung, Vermehrung und Bestimmung, 2001, Online verfügbar (PDF[rompita ligilo]), abgerufen am 16. April 2007
  • Salweide (Salix caprea), Aufsatz des BUND Schleswig-Holstein Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 144 kB), online verfügbar Arkivigite je 2018-01-17 per la retarkivo Wayback Machine, abgerufen am 27. April 2010
  • Sybil Gräfin Schönfeldt: Feste und Bräuche durch das Jahr, Urania, 1999, ISBN 3-332-01026-3
  • Heiko Bellmann: Der neue Kosmos Schmetterlingsführer, Franck Kosmos Verlags-GmbH, Stuttgart, ISBN 978-3-440-11965-5.

Eksteraj ligiloj redakti