Kapsiketa viandaĵo

Kapsiketa viandaĵo (angle kaj hispane chili con carne) estas akra sudokcident-usona plado el viando, kapsiketoj kaj aliaj ingrediencoj. Plej ofte ĝi entenas ankaŭ ruĝajn renfazeolojn kaj tomatojn, sed tio estas temo por disputoj.

Ekzemple, el la gazeto Southern Living[1] (elangligita):

Kun fazeoloj aŭ sen fazeoloj. Kiam vi kuiras poton da kapsiketa viandaĵo, jen la demando. Kaj depende de ĉu vi estas aŭ ne el Teksaso, estas tre definitiva respondo.
Se vi estas el Teksaso: NE.
Se vi estas de aliloke: Eble.

Multaj homoj malĝuste opinias ke kapsiketa viandaĵo estas meksika plado, sed en Meksiko ĝi fakte estas kuirata nur en turismaj ejoj.[2]

Referencoj redakti

  1. The Great Chili Debate: Beans or No Beans?”, Southern Living. Alirita 2021-11-20.. 
  2. History of Chili, Chili Con Carne. whatscookingamerica.net. Alirita 2021-11-23.

Vidu ankaŭ redakti