Kapsiketo estas malgrandaj kaj kutime tre akraj kapsikoj. Malsame al pli grandaj kaj pli mildaj variaĵoj de kapsiko, ili estas uzataj kiel spico kaj ne kiel legomo.

Tajaj kapsiketoj
Kapsiketoj diverse maturaj

Oni multe uzas kapsiketojn en la meksika kaj sud-usona kuirarto, ekzemple en la tutmonde famiĝinta plado kapsiketa viandaĵo. Ĝi ankaŭ estas uzata multe en sud-aziaj kaj sud-orient-aziaj landoj, kiel Barato, Tajujo kaj Indonezio.

Oni uzas kapsiketojn por fari kapsiketan saŭcon kaj akran paprikon.

Subspecioj redakti

  • Capsicum annuum : la plej ofta specio en kultivado, al kiu apartenas la varioj kajena, ĝiaj anstataŭaĵoj, chiltpin (kiu estas konsiderata la plej malnova malsovaĝigita vario) kaj dolĉa pipro.
  • Capsicum frutescens : Al tiu ĉi specio apartenas la tabaskopipro (el kiu estas farita tabaskosaŭco ) kaj la afrika piri-piri.
  • Capsicum chinense : al kiu apartenas la varioj Naga, Benro, Detil kaj Scotch Bonnet. La plej multaj el la tiel nomataj "super varmaj" paprikoj apartenas al ĉi tiu specio.
  • Capsicum pubescens : ofta specio en Sudameriko, al kiu apartenas la rokoto-piproj.
  • Capsicum baccatum : ofta specio en Sudameriko, al kiu apartenas la perua ají-pipro.

Vidu ankaŭ redakti