Kapsiko (science: Capsicum) estas genro de plantoj de la Beladono-familio (Solanacoj). Ankaŭ la frukto de kapsiko nomiĝas kapsiko aŭ kapsikofrukto. Ĝi povas havi mildan aŭ akran guston. Ĝi estas uzata kiel legomo, kiel sekigita pulvorigita spico (nomata papriko) kaj kiel medikamento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapsiko
Capsicum chinense
Capsicum chinense
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Magnoliofitoj
Klaso: Magnoliopsidoj
Subklaso: Asteracoj
Ordo: Solanaloj
Familio: Solanacoj
Genro: Kapsiko
L.
Specioj
  • C. annuum
  • C. frutescens
  • C. chinense
  • C. pendulum
  • C. pubescens
  • C. minimum
  • C. baccatum
  • C. abbreviatum
  • C. anomalum
    • = Turbocapsicum anomalum
  • C. breviflorum
  • C. buforum
  • C. brasilianum
  • C. campylopodium
  • C. cardenasii
  • C. chacoense
  • C. ciliare
  • C. ciliatum
  • C. chlorocladium
  • C. coccineum
  • C. cordiforme
    • = C. annuum
  • C. cornutum
  • C. dimorphum
  • C. dusenii
  • C. exile
  • C. eximium
  • C. fasciculatum
  • C. fastigiatum
    • = C. frutescens
  • C. flexuosum
  • C. galapagoensis
  • C. geminifolum
  • C. hookerianum
  • C. lanceolatum
  • C. leptopodum
  • C. luteum
  • C. microcarpum
  • C. minutiflorum
  • C. mirabile
  • C. parvifolium
  • C. praetermissum
  • C. schottianum
  • C. scolnikianum
  • C. stramonifolium
    • = Witheringia stramonifolia
  • C. tetragonum
  • C. tovarii
  • C. villosum
  • C. violaceum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Diverskoloraj mildaj kapsikoj
Maldikaj akraj kapsiketoj

La akreco de la akraj kapsikoj estas kaŭzata de la lipideca kemiaĵo kapsaicino. Origine paprikoj ĉiam enhavis tion por ne esti manĝataj de mamuloj. Birdoj ne sentas la akrecon kaj portas la semojn pli foren ol mamuloj povus fari, kio estis evolua avantaĝo de la kapsiko. Nur post sia ekkultivado fare de homoj certaj specoj de kapsiko perdis sian akrecon, ĉar homoj ne ĉiam ŝatis ĝin.

La milda kapsiko kutime estas granda kaj larĝa, kun sufiĉe multe da aero interne. La akra kapsiko aliflanke kutime estas malgranda aŭ almenaŭ maldika.

Kapsikoj povas esti verdaj, ruĝaj, flavaj aŭ oranĝkoloraj depende de kiam oni rikoltas ilin. La verdaj fruktoj kutime estas nematuraj.

Lingva noto redakti

Pro nacilingva influo, multaj homoj (kaj eĉ vortaroj) uzas "papriko" por kaj la seka spico farita el iuj kapsikoj, kaj la plantoj kaj fruktoj. La Akademio de Esperanto oficiale difinas ilin tiel en 9OA:

kapsik/o. 1 Kreskaĵo, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda, ruĝa aŭ flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2.

paprik/o. Spico (ruĝa, bruna aŭ flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolĉa papriko; akra papriko.

Nutrenhavo redakti

La kapsikoj de la genro Capsicum estas tre riĉaj fontoj de kontraŭoksidantoj kaj vitamino C. La nivelo de karoteno, kaj de likopeno, estas naŭ fojojn pli alta en ruĝaj kapsikoj. Ruĝaj kapsikoj havas dufoje la enhavon de vitamino C de verdaj kapsikoj.[1]

Tipoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. University of the District of Columbia. Peppers. Center for Nutrition, Diet and Health. Alirita 13a de Marto 2013.