KaragozoKaragöz ("nigraj okuloj" en la turka) estas populara esprimo de la literaturo kaj teatro, kun origino en Turkio kaj etendiĝita tra la tuta araba mondo dum la ekzisto de la Otomana Imperio.

Karagozo laŭ la turka versio estas ombroteatro. La realiganto manipulas marionetojn per kartunaj aŭ lignaj stangetoj, kies ombro estas projekciata trans lumigita panelo.

Laŭ la legendo, Karagöz kaj sia amiko Hadshivat estis du masonoj kiuj vivis en la 14-a jarcento kaj kies kontraŭdiroj malpermesis al la cetero de la laboristoj, kiuj amuziĝis aŭskultante ilin, fini la konstruadon de la granda moskeo de Brossa. Kolere, la sultano pendigis ilin. Unu el la korteganoj, laŭ Margot Berthold, havis la ideon fari la bildojn en travidebla kaj multkolora haŭto de Karagöz kaj Hadshivat kaj revivigi ilin sur tolo. La ombroteatro estis reprezentita en la kortego de la sultano, en la geedziĝoj, en la festoj de la cirkumcido kaj en la kafumado dum la festo de Ramadano.