La karaimoj (laŭ la krimee karaima lingvo: singularo къарай - karaj, pluralo къарайлар - karajlar; laŭ la karaima lingvo de Trakai: singularo karaj, pluralo karajlar, laŭ la hebrea lingvo: קָרָאִים - karajim, "legantoj"), estas gento kaj kultura komunumo de etne tjurkaj adeptoj de judismo de karaimoj en Orienta Eŭropo.

Karaimoj
etnoetnoreligia grupo
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
2000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
karaima lingvo
Religio
Karaismo
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio
En krimeo fine de la 19-a jarcento
Karaimoj el Krimeo en la tradiciaj kostumoj, la 19a jc (ilustraĵo)

Origine la karaimoj vivis precipe sur la Krimea duoninsulo, norde de la Nigra Maro, sed dum la mezepoko la litova grandduko Vytautas ([Vitaŭtas], Esperante: Vitaŭto) donis al ili vivolokojn en la nordo de sia regno, la hodiaŭa Litovio, kaj aparte en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Trakai proksime de Vilno, kie estis la centro de la litova mezepoka regno.

Oni ofte nomas tiun genton "krimeaj karaimoj", kio estas misgvida nomo, ĉar multaj branĉoj de la kultura komunumo trovis vivlokojn en diversaj partoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Tamen necesas diferencigi inter la turkeca gento "karaimoj", kiu origine vivis sur la krimea duoninsulo kaj de tie disiris al diversaj lokoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj la religian grupon "judismo de karaimoj", kiu inkluzivis ankaŭ anojn parolantajn aramee, hebree kaj arabe kaj vivantajn historie en Levanto, Anatolio kaj la regiono de la hodiaŭaj Sirio, Libano, Israelo kaj Jordanio.

Lingvo redakti

La karaima estas turkeca lingvo proksime parenca al la krime-tatara lingvo, la armene kipĉaka kaj aliaj lingvoj. Arabaj, hebreaj kaj persaj vortoj frue enfluis la vortaron. Dum la mezepoko kaj la translokiĝo de multaj karaimoj al la nordo de la Grandduklando Litovio, multiĝis litovaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj vortoj. La hebrea restis la lingvo de liturgio. Post la okupado de Krimeo per la otomana imperio, la lokaj karaimoj devis uzi la turkan por marĉandado kaj rilatoj kun la okupantaj regantoj.

Tri dialektoj de la karaima lingvo ankoraŭ hodiaŭ uziĝas: la tiel nomata "dialekto de Trakai", uzaza en Trakai kaj Vilno (Litovio), la tiel nomata "lutska dialekto" parolata en Lucko (malmulte post la dua mondmilito) kaj en la regiono de la urbo Haliĉ, kaj fine la "krimea dialekto".

Origino kaj etna identeco redakti

Karaimoj parolantaj turkecan lingvon (sian propran, sed ankaŭ la lingvon de krimeaj tataroj nomatan Karajlar) vivis sur la krimea duoninsulo jam dum la unua jarmilo post Kristo. Ilia origino estas vaste diskutata. Iuj rigardas ilin posteuloj de adeptoj de judaismo, kiuj venis el la sudo al la duoninsulo kaj tie ekuzis variaĵon de la kipĉaka lingvo. Aliaj rigardas ilin posteuloj de ĥazaroj (malverŝajne) aŭ kipĉakoj (pli probable), kiuj konvertiĝis al judismo de karaimoj.

La hodiaŭaj krimeaj karaimoj konvinkiĝas, ke ili ne havas etnan rilaton al israelidoj, sed estas posteuloj de la ĥazaroj. Ili ne vidas sin kiel "normalaj" judoj, sed emfazas ke ili havas turkecan kulturan heredaĵon kaj praktikas "mosean religion" malsaman al judismo. Tamen esploristoj substrekas ke tiu distanciĝo de la "normala" judismo nur ekestis dum la 19-a jarcento, kiam la karaimaj religiaj gvidantoj Abraham ben Samuel Firkoviĉ (Avraham Firkoviĉ) kaj Sima Baboviĉ akcentis ĝin.

Famaj polaj karaimoj redakti

Ananiasz Zajączkowski (naskiĝis la 12-an de novembro 1903 en Trakai, m. la 6-an de aprilo 1970 en Romo) – pola orientalisto, tjurkologo, profesoro de Varsovia universitato, karaima aktivulo, membro de Pola Scienca Akademio kaj Pola Akademio de Scipovoj.

Vidu ankaŭ redakti

Krimĉakoj

Montaraj judoj

Turkaj judoj

Referencoj redakti