Karakaso futbalklubo

La Karakaso futbalklubo, hispane Caracas Fútbol Club, estas venezuela profesia klubo de futbalo, kies sidejo troviĝas ĉe la urbo Karakaso, la venezuela ĉefurbo. Ĝi estis fondita je la 12a de decembro de 1967. Nuntempe ĝi estas la plej venkanta klubo de la venezuela futbalo, atinginte 11 titolojn de la venezuela futbala ĉampionado kaj kvar venezuelpokalojn.

Vido de la Olimpia Stadiono de la UCV dum matĉo de la Pokalo Liberigintoj.

Historie, ĝia plej granda konkuranto estas la klubo Sporta Taĉira (Deportivo Táchira) kun kiu ĝi konkurencas por la plej alloga matĉo de la venezuela futbalo. Plie, laŭ la historia rangordo de kluboj publikigita de la CONMEBOL ĝi estas la plejbona futbalklubo de Venezuelo.

Ĝi estas unu el la plej popularaj futbalkluboj de Venezuelo reprezentante 29% de la venezuela futbalfanaro, tra la tuta lando. Ĝia fanaro nomas ĝin kiel la "ruĝuloj" kaj ankaŭ kiel la ruĝaj demonoj. Nuntempe, la teamo estas en rekonstruada fazo kaj tial dungis la venezuelan trejniston Eduardo Saragó.

Ĉi klubo matĉas siajn hejmmatĉojn ĉe la Olimpia Stadiono de la UCV, kiu povas gastigi 25000 spektantojn proksimume, ekde la jaro 2007 post la Venezuela Amerika Pokalo de tiu jaro.

Nuntempe la teamo apartenas al la Sporta Organizo Krokodilo (hispane Organización Deportiva Cocodrilos), ekde la 4a de oktobro de 1989, kiu ankaŭ korbopilkadan teamon posedas nomita Krokodiloj de Karakaso (Cocodrilos de Caracas).