Karakteriza disonanco

Karakteriza disonanco estas en muziko unu aŭ pluraj tonoj, kiuj estas aldoneblaj al trisono kaj klarigas ties funkcion en la harmonia kunteksto.

La plej kutima disonanco tiaspeca estas la eta septo, kiu faras dominanton dominantseptakordo. Per ĝi la trito (la strebotono al la baza tonalo de la toniko) de la dominanto-trisono ricevas samvaloran, malsupren strebantan kunulon en tritona distanco, kiu kutime dissolviĝas al la trito de la toniko. Ĉi tiu dominantseptakordo povas esti akrigata per almetado de kromaj karakterizaj disonancoj, ekz. per la eta aŭ ega naŭto.

Alian specon oni ankaŭ trovas je la subdominanto: jen temas pri la ega sesto, ankaŭ nomata aldona sesto. Ĉi-kuntekste la termino karakteriza disonanco tamen estas pridisputata: Se oni kondukas la subdominantan kvintsekstan akordon en la dominanton, la kvinto funkcias ekde la bas-tono kiel disonanco, kiu dissolviĝas en la dominantan triton kvazaŭ sinkopo.

Ĉar ĉi tiuj kunsonaĵoj pro aŭdspertoj ekigas klarajn asociadojn, la maltonala muziko malaprobas ilin: Por ĝi gravas ĝuste la neniigo aŭ evitado de tiaj tradiciaj sonoj kaj modeloj.

En ĵazoRedakti

En ĵazo aŭdeblas multnombro da kromaj karakterizaj disonancoj, kiuj ofte estas plursencaj. Tio signifas, ke ili ne ĉiam estas alordigeblaj al ununura funkcio. Karakteriza estas ne nur la harmonia funkcio, sed ekzemple ankaŭ ĵazmuzika aŭ persona stilo. Ĉiu tono de la kromata gamo povas alveni al trisono. (Inter krampoj staras la kutimaj. Por variaĵoj vidu: Akordsimbolo.)

La ega septo (Cmaj7) aperas en tonikaj kaj sbdominantaj sonoj. La aldonita seksto (C6) perdas sian subdominantan karakteron (aŭ donas al tonikaj trisonoj subdominantan nuancon). Naŭtoduto (eta aŭ ega) (Cadd9 / C−9) estas uzebla en preskaŭ ĉiuj sonoj.

Ega naŭto kaj aldonita seksto (C6/9) kompletigas la maĵoran trisonon al kvinsono enhavanta ĉiujn tonojn el kvintona gamo.

La eta septo (C7) ne nur estas rezervita al la dominanto, sed povas (ekzemple en bluso) ankaŭ esti tonika aŭ subdominanta disonanco. En ĉi tiu kazo oni perceptas ĝin kiel ero el la suprotono suprotonaro kaj entonigas ĝin konvene (komp. blusa tono).

La aŭgmentita naŭto (C+9) kolorigas ĉefe dominantajn sonojn. Ĝi povas esti tamen enharmonie kiel minora trito, kiu eksonas samtempe kun la maĵora trito, pliriĉigo de la tonika trisono. Per tio oni povas imiti per klavarinstrumentoj la ofte neeblajn agordodiferencojn en bluso.

Simile akra disonanco estas la eta minora sesto (C−6) kiel „sinkopo“ al kvinto.

La termino disonanco perdas siajn konturojn per tio, ke ĉi tiuj aldonaj tonoj plej ofte ne kontribuas al dissolvobezono, sed ankaŭ kolorigas tre stabilajn sonojn. La respektive eblaj aŭ senchavaj disonancoj rezultas el la gamo, kiu bazas al la peco aŭ la sekcio, do al la tonala centro.

Ankaŭ la eta naŭto (ekz. C−9 en F-maĵoro) estas kutima plilarĝigo, ĉar ĝi formas etan seston sur la kvinto de la tonika trisono kaj per tio prezentas kroman strebotonon.

La perfekta kvarto (Csus4 oder C11) estas komprenebla kiel kunsona apoĝaturo al la trito de la tonika trisono, aŭ ĝi povas lige kun la aldona sesto rezultigi miksosonon inter toniko kaj subdominanto aŭ inter dominanto kaj toniko (ekz. kiel C13). La aŭgmentita kvarto (C+11) efikas kun maĵora trito kiel nesolvita sinkopo al kvinto, kun minora trito ĝi estas ero de la diminuita trisono (Cdim)

Ekzemplo en C-maĵoroRedakti

  • Subdominanto: f-a-c
    Sonekzemplo
    • Subdominanto kun sesto: f-a-c-d (d estas ununura komuna tono kun la dominanto g-b-d)
      Sonekzemplo

Eksteraj ligilojRedakti