Karatako (latine Caratacus, kimre Caradog kaj irlande Carthach) estis reĝo en Britanio, kiu mortis en 51 p.K.

Vivo redakti

Karatako estis filo de Cunobelinus, potenca reĝo de la antaŭromia epoko, kaj kies ĉefurbo estis la fortikigita Camulodunum (hodiaŭ Colchester). Kiam Cunobelinus mortis en ĉ. 40 p.K., Caratacus kaj ties frato Togodumnus estis la plej gravaj regantoj en sdua Britanio. Ili regado eetndiĝis norde de Tamizo, en areo de triboj Catuvellauni kaj Trinovantes; sed la plim,ulto de la triboj akceptis ilian superecon. Cunobelinus havis amikajn rilatojn al Romo dum sia 30-jara regado, por eviti ties armeon. Liaj filoj ne sekvis lian politikon. Lia filo Adminius fuĝis en ĉ. 40 p.K. al imperiestro Kaligulo kaj volis atingi enmarŝon de la romiaj soldatoj. Li ne sukcesis.

La onklo de Karatako estis Epaticcus, kiu etendis la areon de Catuvellauni je aereoj de tribo Atrebates. Post morto de la onklo en ĉ. 35 p.K., la Atrebates reakiris la areon dum regado de Verica, sed perdis tion fine al Karatako. Verica fuĝis komence de regado imperiestro Claudius (41 p.K.) al la Romia imperio. Claudius tiel havis konvenan ekskuzon por invado de Anglio, kio komenciĝis en 43 p.K..

Karatako kaj Togodumnus gvidis energian kontraŭstaron de la brita popolo, kiam la unuaj trupoj alvenis kun gvido de Aulus Plautius. la fratojn venkis la romiaj soldatoj en du bataletoj - verŝajne ĉe Kent - kaj ili devis retiriĝi al iu rivero (eble Medway). La tribo Boduni ekobeis al Plautius kaj tiu konstruis fortigitan lokon sur la triba areo, de kie atakis la armeon de Karatako. Karatako false pensis, ke la rivero mem protektas liajn soldatojn. La keltaj trupoj de Plautius tranaĝis la riveron surprizis la britojn. Ili uzis ĉevalojn, armeajn ĉarojn kaj venkis la britojn.

Fontoj mencias Karatakon en 51 p.K. kiel princon en Kimrio, kie li gvidis la kontraŭstaron ekde 44 p.K.. La decida batalo okazis inter la britoj kaj romianoj verŝajne ĉe Llanymynech - sude de Oswestry -, kiam la pli bone ekipitaj romiaj soldatoj venkis lian armeon. Karatako fuĝis pli norde al reĝino de la potenca tribo de Brigantes, Cartimandua, kiu do lin transdonis en kaĝo.

Karatako kaj lia familio estis transportita al Romo, kie li montris netimemon kaj parolis dignoplene al Claudius kaj akcentis, ke lia persista kontraŭstaro alportis gloron al la imperiestro. Tion oni baldaŭ forgesas, se oni mortigas lin; se oni indulgas lian vivon, oni ĉiam rememoras la mildecon de la imperiestro. Claudius donis indulgis Karatakon kaj lian familion. Pri la plua sorto de Karatako ne estas konata.