Karbonŝtalo

Karbonŝtalo (aŭ foje karboŝtalo) estas ŝtalo, en kiu la ĉefa intermetita aloja konstituanto estas karbono en gamo de 0.12–2.0%. La usona asocio American Iron and Steel Institute (AISI) difinas ĝin tiele:

Ŝtalo estas konsiderata karbonŝtalo
   kiam oni ne specifigas aŭ postulas minimuman enhavon por kromio, kobalto, molibdeno, nikelo, niobio, titano, tungsteno, vanadiozirkonio, aŭ ajn alia elemento aldonota por akiri deziritan alojan efikon;
   kiam la specifigita minimumo pri kupro ne superas 0,40 elcento;
   aŭ kiam la maksimuma enhavo specifigita por ajn el la jenaj elementoj ne superas la elcentaĵojn notitajn: mangano 1,65, silicio 0,60, kupro 0,60.[1]

La termino "karbonŝtalo" povas ankaŭ esti uzata en referenco al ŝtalo, kiu ne estas rustorezista ŝtalo; en tiu uzado karbonŝtalo povas inkludi alojajn ŝtalojn.

Se la karbonelcento plialtiĝas, ŝtalo havas la kapablon iĝi pli malmola kaj pli forta pere de varmotraktado; tamen, ĝi iĝas malpli duktila. Senkonsidere al la varmotraktado, ju pli alta karbonenhavo estas, des malpi veldebleca estas. Ĉe karbonŝtaloj, la pli alta karbonenhavo malaltigas la fandopunkton.[2]

Notoj redakti

  1. "Classification of Carbon and Low-Alloy Steels" (Klasifiko de ŝtaloj kun karbono kaj iometaj alojoj) [1] Alirita la 2an de novembro 2015
  2. Knowles, Peter Reginald (1987), Design of structural steelwork (Fasonado de stuktura ŝtalĉarpentaĵo) (2nd ed.), Taylor & Francis, p. 1, (ISBN 978-0-903384-59-9), http://books.google.com/books?id=U6wX-3C8ygcC&pg=PA1. 

Bibliografio redakti

  • Degarmo, E. Paul; Black, J T.; Kohser, Ronald A. (2003), Materials and Processes in Manufacturing (Materialoj kaj procezoj en fabrikado) (9th ed.), Wiley, (ISBN 0-471-65653-4). 
  • Oberg, E. (1996), Machinery's Handbook (25th ed.), Industrial Press Inc, (ISBN 0-8311-2599-3). 
  • Smith, William F.; Hashemi, Javad (2006), Foundations of Materials Science and Engineering (Fundamentoj pri materialoscienco kaj inĝenierarto) (4th ed.), McGraw-Hill, (ISBN 0-07-295358-6).