Karbona dioksido

kemia kombinaĵo

Karbona dioksido[1] (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka "karbondioksida neĝo" (alia nomo: "seka glacio"). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fandiĝo (sublimiĝas je −78,48 kaj 760 mmHg), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.

Karbona dioksido

speco de kemia ento
acida oksido • oxocarbon
Ĝeneralaĵoj
Nomo Karbona dioksido
Kemia formulo

CO₂

CAS-numero-kodo

124-38-9

PubChem-kodo 280
ChemSpider-kodo

274

SMILES
Karakterizaĵoj
Molmaso

44.009 g/mol

Fazo de materio gaso
Denseco

1.98 g/L

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
Fazodiagramo de karbona dioksido (sub la triobla punkto ne estas likva fazo)

Ĝi solviĝas en akvo al karbonata acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbonata acido donas piketan, acidetan guston.

Ĉar karbona dioksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putojsiloj. Vidu: mosto

La karbona dioksido estas ĉefa komponanto de la aero, kun ĉirkaŭ 0,038% laŭ volumeno. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko kaj pro tio oni klopodas ekde diversaj instancoj malpliigi ties eligadon al la atmosfero dum la lastaj jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcento).

Media problemo redakti

Ekde la industria revolucio oni eligis al la atmosferon milionojn da tunoj de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de karbo, grandega produktanto de karbona dioksido, la elĵetado de CO2 draste pliiĝis. Post la Dua Mondmilito okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj eligoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la Unua kaj la Dua Mondmilito, post la ekonomia krizo de 1929, post la dua petrolkrizo de 1979 kaj post la krizo de la finonta Sovetunio. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en Azio pro la tiutempa rapida industria kresko, sed ankoraŭ la eligo de CO2 okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe en Usono.

Ĉefaj produktantoj (en 2004) redakti

Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de la Protokolo de Kioto (1997)[2]. Nur en Usono funkcias pli ol 245 milionoj da veturiloj. Usono responsas pri 27 % de la eligo, dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta Afriko nur pri 2,5 % kaj Sudameriko pri 3 %. Mezaveraĝe la eligo de CO2 estas kaŭzita de la produktado de elektro (33 %), industrio (25 %), transporto (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).

Referencoj redakti

  1. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 25. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2016-11-17.
  2. El País, 5a de junio 2008, Gustavo Hermoso, "Estanto, estinto kaj estonto pri la elĵetoj de CO2", bazita sur datenoj de The Atlas of Climate Change, The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006. (hispane)

Vidu ankaŭ redakti