Karbona monooksido

kemia kombinaĵo

Karbona monooksido (kemia formulo: CO) estas (en normalaj kondiĉoj) senkolora, senodora gaso. Ĝi estas iomete pli malpeza ol la aero, sed ĝi havas la saman molekulan pezon kiel nitrogeno. Ĝi likviĝas je −192 (81 K) sub atmosfera premo kaj solidiĝas je −205 (68 K), kaj en akvo apenaŭ solviĝas.

Ekbrulante, ĝi brulas per blueta flamo al karbona dioksido.

Ĝi estas bona reduktilo, uzata en la metalurgio. En organometala kemio karbona monooksido funkcias kiel ligento ekzemple al metaloj kiel rodio, tungsteno kaj multaj aliaj.

Por homoj kaj bestoj karbona monooksido estas danĝera veneno, ĉar ĝi ligiĝas al hemoglobino multe pli forte ol la dezirata oksigeno, kaj tiel blokas la transporton de oksigeno en la korpo. Tiu ĉi estas danĝere kiam temas pri fornoj malbone konservitaj, ĉar nekompleta brulado de la fuelo povas formi karbona monooksidon. La nazioj murdis judojn per ĝi antaŭ ol uzi hidrogenan cianidon.

Vidu ankaŭ redakti