Karbonio

la kvina periodo (el 6) de erao paleozoiko; ĉ. 359–299 milionoj da jaroj antaŭe
Ĉi tiu artikolo temas pri terhistoria epoko. Por kemia elemento rigardu la paĝon Karbono. Por solida fosilia brulaĵo legu la artikolon Terkarbo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Karbo (apartigilo).
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Karbonio estas terhistoria epoko post Devonio, kiu daŭris de ĉirkaŭ 359 ĝis 299 milionoj da jaroj. Dum tiu epoko aperis koniferoj, unuaj arbaroj, prareptilioj, abundis psilofitoj, (flugilaj) insektoj, stegokefaloj. Tiun epokon sekvis Permio.