Karbopapero, ankaŭ nomita trakopia papero, blua paperoinkopapero,[1] estas uzata por farigi dokumentojn en pliopa kvanto.

Karbopapero, inka flanko (nigra), sube

Metodo redakti

Oni metas la karbopaperon sub la originalon, sub tiun oni metas alian (ofte maldikan) paperon. Se oni nun premas, ekzemple per skribilo dum la skribado sur la plej supran paperon, tiam la farbo estas transigita de la karbopapero al la plej suba papero.

Tio ankaŭ funkcias per skribmaŝino, kiu ja metas la literojn al la papero per premo. Ankaŭ plioblaj kopioj estas eblaj, se oni oble enmetas po unu plian karbopaperon kaj unu plian paperon.

Ankaŭ por presiloj kiel ili estas ankoraŭ uzataj en komputil-centraloj, estas havebla papero kun karbopapero.

Korektaĵoj redakti

Korektaĵoj estas elspezigaj, ĉar ili devas esti faritaj unuope sur ĉiu ekzemplero. Tial la skribado devas nepre esti farita tre zorgeme.

Nuntempo redakti

Ĉar komputiloj kaj tekstoprilabora softvaro, kaj kopiiloj preskaŭ tute forigis la skribmaŝinojn, karbopapero estas nun nur escepte uzata.

La angla esprimo por kopio, Carbon Copy, kreis la mallongigon #CC, kiu estas uzata por retmesaĝoj.

Diversaj modernaj variantoj de kopiantaj paperoj ekzistas.

Historio redakti

Kiu inventis la karbopaperon, estas ne konata. 1806-10-07 patenton ricevis la anglo Ralph Wedgwood por aparato por duobligi dokumentojn. Ĝi uzis paperon enhavanta inkon kaj metalan skribilon. Produktado komencis kelkajn jarojn poste. Oni ne intermiksu Ralph Wedgwood kun Thomas Wedgwood, kiu malmultajn jarojn antaŭe laboris pri kopioj per optika metodo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín Dekalki estas Trakopii pere de travidebla papero, inkopapero, k.c. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 52. Kaj li indikas etimologion el la latina calcare (piedpremi, premi). Azorín, samloke. Kaj li aldonas terminon dekalk-papero.