Karburilokarburatoro estas instalaĵo en aŭtomobilo, kiu provizas benzinmotoron per miksaĵo de aero kaj brulaĵo.

Skemo de karburilo

Karburilo havas jenajn partojn: brulaĵujo, stringovalvo, malrapido-ajuto, ĉefa ajuto, gorĝo (mallarĝiga tubo) por direkti la fluon de aero kaj akcela pumpilo.

Karburatoron inventis kaj patentigis en 1893 la hungaroj Donát Bánki kaj János Csonka.

Ĝi estis ĝenerale uzata ĝis la 1980-aj jaroj, kiam anstataŭis ĝin la rekta injektado de la brulaĵo.