Kardinala Kolegio

(Alidirektita el Kardinala kolegio)

La Kardinala Kolegio, konata ankaŭ kiel Sankta Kolegio, estas la tuto de kardinaloj de la Katolika Eklezio.

Dum la funebroj de Johano Paŭlo la 2-a la Kardinala kolegio okupas la unuan postenon (ruĝevestita).

Ĝi plenumas tri precipajn taskojn:

  1. Provizi la elekton de la Papo. En la konklavo tamen ne eniras konklavon ĉiuj membroj de la Kardinala Kolegio, sed nur tiuj kiuj ankoraŭ ne atingis la okdekjaraĝon, la antaŭan tagon de la komenciĝo de la Vaka Seĝo.[1]
  2. Kolegie kuniĝi kiam la papo ĝin kunvokas por pridiskuti problemojn ĝeneralajn kaj specifajn por la regado de la Universala Eklezio.
  3. Asisti, ĉiu persone, la papon en lia pastorala tasko per oficoj kaj ŝarĝoj al kiuj li ilin destinis.

La Kardinala Kolegio havas ene de si Kardinalon dekanon de la kardinala kolegio, elektita de la ses suburbaj kardinaloj-episkopoj, kaj konfermita de la papo.

Strukturo de la Kardinala Kolegio redakti

Situacio de kardinaloj elektistoj kaj ne-elektistoj redakti

La listo estas ĝisdatigita la 28-an de februaro 2013, dato de la lasta ŝanĝo:[4]

  • 117 kardinaloj elektistoj.
  • 90 kardinaloj ne-elektistoj.

Nuna nombro de kardinaloj laŭ la geografia origino redakti

Ĝisdatigo de la 18-a de februaro de 2013
Elektistoj Ne-elektistoj Sumo
  Italio 28 21 49
  Germanio 6 3 9
  Hispanio 5 5 10
  Francio 4 4 8
  Pollando 4 3 7
  Portugalio 2 1 3
   Svislando 1 3 4
  Britio 1 1 2
  Ĉeĥio 1 1 2
  Hungario 1 1 2
  Irlando 1 1 2
  Nederlando 1 1 2
  Aŭstrio 1 0 1
  Belgio 1 0 1
  Bosnio kaj Hercegovino 1 0 1
  Kroatio 1 0 1
  Litovio 1 0 1
  Slovenio 1 0 1
  Slovakio 0 2 2
  Ukrainio 0 2 2
  Latvio 0 1 1
  Malto 0 1 1
  Rumanio 0 1 1
Sumo Eŭropo 61 52 113
  Usono 11 8 19
  Kanado 3 0 3
Sumo Nordameriko 14 8 22
  Brazilo 5 4 9
  Meksiko 3 1 4
  Argentino 2 2 4
  Kolombio 1 2 3
  Ĉilio 1 1 2
  Bolivio 1 0 1
  Kubo 1 0 1
  Dominika Respubliko 1 0 1
  Ekvadoro 1 0 1
  Honduro 1 0 1
  Peruo 1 0 1
  Venezuelo 1 0 1
  Nikaragvo 0 1 1
Sumo Latin-Ameriko 19 11 30
  Barato 5 2 7
  Filipinoj 1 2 3
  Ĉinio 1 1 2
  Libano 1 1 2
  Indonezio 1 0 1
  Srilanko 1 0 1
  Vjetnamio 1 0 1
  Sud-Koreio 0 1 1
  Irako 0 1 1
  Tajlando 0 1 1
Sumo Azio 11 9 20
  Niĝerio 2 1 3
  Sud-Afriko 1 0 1
  Demokratia Respubliko Kongo 1 0 1
  Egiptio 1 0 1
  Ganao 1 0 1
  Gvineo 1 0 1
  Kenjo 1 0 1
  Senegalo 1 0 1
  Sudano 1 0 1
  Tanzanio 1 0 1
  Angolo 0 1 1
  Kameruno 0 1 1
  Ebura Bordo 0 1 1
  Mozambiko 0 1 1
  Ugando 0 1 1
  Zambio 0 1 1
Sumo Afriko 11 7 18
  Aŭstralio 1 2 3
  Nov-Zelando 0 1 1
Sumo Oceanio 1 3 4
Sumo 117 90 207

La plimulto de kardinaloj (kiel ankaŭ la plimulto de la katolikoj) apartenas al la Latina Eklezio. Nuntempe (2013) estas tiuj ĉi kardinaloj el orientaj katolikaj eklezioj:

Evoluo en la nombra strukturo de la kardinaloj elektistoj redakti

La elektistoj en la Konklavo nomumantaj Johanon Paŭlon la 1-an, la Kardinalan Kolegion komponis 113 kiuj kun la ne-elektistoj sumis 128. Dum tiu mallonga papado neniu kardinalo estis kreita.

La elektistoj okaze de de leviĝo al papado de Karol Woitjla, (16/10/1978) la elektistoj estis 110 el la tuto de 115. Dum tiu papado estis kardinaligitaj 231 ekleziuloj

Por la elekto de papo Joseph Ratzinger (19/04/2005) sidis en konklavo 116 elektistoj dum la suma nombro de la kardinala kolegio estis 182. Dum tiu papado estis ordenitaj per la kardinala homorigo 90 ekleziuloj.

 
Blazono de de Kardinalo.

Notoj redakti

  1. Tiu priaĝa limo de la okdekjaraĝo estis enkondukita de Paŭlo la 6-a per motu proprio Ingravescentem Aetatem (Pro la malkapabliganta aĝo) (II, 2) de la 25-a de januaro 1970 kaj konfermita de la samo per la apostola konstitucio Romano Pontifici Eligendo (II, I, 33) de 1975, kaj denove reasertata de Johano Paŭlo la 2-a per la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis (De la universa ŝafaro de la Sinjoro) (II, I, 33) de la 22-a de februaro 1996 modifanta tamen la daton referencantan al la momento de la perdo de tiu rajto: Paŭlo la 6-a establis ke tiu rajto ĉesu se la okdekajraĝulo plenumiĝis antaŭ la komenciĝo de la “konklavo”, dum Johano Paŭlo la 2-a establis ke se la jarplenumiĝo okazas post la morto de la papo aŭ la proklamo de la Vaka Seĝo tiu rajto estas konservata.
  2. Dum la periodo de Vaka Seĝo, se kardinaloj dekano kaj vicdekano estas ne-elelktistoj, la kardinalo elektisto pli aĝa prezidas la ĝeneralajn kongregaciojn de la kardinaloj (Universi Dominici Gregis, I, I, 9) kaj funkcias kiel dekano dum la konklavo (samloke, II, III, 52-54 e II, VII, 87).
  3. Oficiala retejo de la Kardinala Kolegio: Il Collegio Cardinalizio (itale), The College of Cardinals(angle), El Colegio Cardenalicio (hispane), The College of Cardinals Statistics (angle)
  4. Cardinal Electors, Non-Voting Cardinals, Living Cardinals by Age
  5. Living Cardinals : by Age

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti