Kardiovaskula sistemo

La kardiovaskula sistemo (aŭ sangocirkula sistemo) estas organa sistemo kiuj ebligas transporti sangon tra la tuta korpo.

Cirkula sistemo de la homa korpo.
Sekco el la homa koro.

La sangocirkula sistemo de homo konsistas el sango, koro, kaj sistemo de arterioj, kapilaroj kaj vejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpa histo. Ĉiuj sango-angioj de homa korpo, metitaj unu post la alia, longas proksimume 160 000 kilometrojn.

La "pulma cirkulado" transportas oksigenon de la aer-recesoj de la pulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), nome la eritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar tiuj ĉeloj enhavas oksigen-hemoglobinon. La hemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos la karbondioksidon reen al la pulmoj. Oksigeno kaj karbondioksido interŝanĝiĝas en la pulmoj per osmozo.

La pulmaj vejnoj kondukas la sangon provizitan per oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstran atrion, pasas tra valvo, kaj eniras la maldekstran ventriklon. De tie, la sango fluas tra la aorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Tio nomiĝas la "sistemika cirkulado".

En la kapilaroj la sango interŝanĝas oksigenon por karbondioksido, kaj nutraĵon de la digesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al la renoj. De la kapilaroj la sango reiras kun karbondioksido al la koro tra la vejnoj kaj eniras la dekstran atrion. La blueta sango fluas de la dekstra atrio sinsekve al la dekstra ventriklo, denove al la pulma cirkulado tra la pulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj la sango perdas la karbondioksidon kaj denove pleniĝas de oksigeno.

Alia sistemo estas limfocirkula sistemo.

Ĉiu viva ĉelo de homa korpo bezonas oksigenon kaj nutraĵon.

Cirkulado ĉe senvertebrulojRedakti

  • Insektoj. Ĉe insektoj, la cirkula sistemo estas de tipo malferma aŭ lageca. Ties ĉefa celo estas la transporto de nutraĵoj, ĉar la oksigeno moviĝas tra aliaj vojoj. La cirkuliga likvo ne estas sango sed hemolimfo, la koro havas formon tubecan, ĝi estas en dorsa pozicio kaj havas variajn flankajn truojn nomitajn ostioloj. La koro pumpas la hemolimfon al la arterioj kiuj elfluas en la lagecaj spacoj, la reena vojo al la koro de la insekto estas farata tra la ostioloj.[1]
 
Sekcio de la korpo de anelido en kiu estas videbla la dorsa kaj ventra duktoj kiuj troviĝas konektitaj en ĉiu segmento de la animalo.
  • Anelidoj. La anelidoj aŭ segmentohavaj vermoj disponas de fermita cirkula sistemo kiu utilas kaj por la distribuado de oksigeno kaj por la transportado de nutraĵoj. Ili havas sangon kiu enhavas hemoglobinon aŭ aliajn molekulojn parencajn kiel la hemeritrino (rozkoloreca) aŭ klorokruorino (verdeca). Ekzistas ĉefa dorsa dukto kiu portas la sangon en direkto al la antaŭa parto de la animalo kaj alia ventra dukto kiu faras la reenan vojon. La tervermoj, por ekzemplo, havas kvin parojn de malgrandaj koroj kiuj estas nur malgrandaj segmentoj de sangokonduktoj kiuj havas la kapablon kuntiriĝi periode por peli la sangon.[1]
  • Cefalopodoj. Kaj polpoj kaj kalmaroj havas fermitan cirkulan sistemon. La cirkulanta likvo estas hemolimfo kiu estas pumpita tra la duktoj per aro de 3 koroj, el kiuj unu ĉefa aŭ sistema kaj du helpaj, po unu en ĉiu branko. La hemolimfo transportas oksigenon pere de la pigmento hemocianino.[1]

Sangocirkulado ĉe vertebrulojRedakti

Ĉiuj vertebruloj disponas de fermita cirkula sistemo specializita kiu transportas la sangon el la koro al la histoj kaj limfan sistemon kiu elfluas en la antaŭa kaj transportas la limfon. La cirkula sistemo de la vertebruloj estas ĉiam formata per koro enhavanta fortan muskolon kiu kuntiriĝas kaj eltiriĝas ritme kun frekvenco variebla dependa de la specio kaj de la grado de aktiveco. La duktoj povas esti vejnoj kiuj transportas la sangon el la histoj al la koro, arterioj kiuj transportas la sangon en la mala direkto, tio estas el la koro al la histoj kaj kapilaroj kiuj estas malgrandaj duktoj en kiuj kuniĝas la arteria sistemo kun la vejna sistemo.

En la fiŝoj la cirkulado estas simpla, ekzistas unusola cirkvito kaj la koro havas nur du ĉambrojn: nome unu aŭriklo kaj unu ventriklo. La amfibioj prezentas unusolan ventriklon kaj du aŭriklojn, pro tio la sango de la du aŭrikloj miksiĝas en la ununura ventriklo (nekompleta cirkulado). En la reptilioj ekzistas muro kiu separas parte la ventriklon en du partoj, sed kiu ne malhelpas la mikson inter la du sangoj, pro tio ili havas ankaŭ nekompletan cirkuladon. En la birdoj kaj la mamuloj inklude la homon, la koro enhavas kvar ĉambrojn kaj la cirkulado estas duobla kaj kompleta, ekzistas muro kiu separas totale la dekstran ventriklon disde la maldekstra ventriklon malhelpante la mikson de la du sangoj.[2]

Cirkulado ĉe fiŝojRedakti

 
Gadus morhua.
 
Du-ĉambra koro de fiŝo.

La fiŝoj posedas fermitan cirkuladon,[3] kaj simplan (la sango pasas nur unsolan fojon tra la koro en ĉiu turno) kaj kompletan (ne estas mikso de sango kaj oksigenhava kaj senoksigena). La koro estas tuboforma kaj rekta, kaj montras vejnan sinon kiu kolektas la sangon, unu aŭriklon kaj unu pelantan ventriklon. La sango venas el la vejnoj de la korpo ŝarĝita de CO2 al la koro. La ventriklo pelas la sangon tra la branka arterio al la brankoj, kie ĝi ricevas oksigenon kaj cirkulas tra arterioj por disiĝi tra la tuta korpo. La reveno de la sango senoksigena al la koro fariĝas tra vejnoj.

Cirkulado ĉe amfibiojRedakti

 
Ruĝokula arborano (Agalychnis callidryas) estas tipa amfibio.

En la unuaj pulmohavaj vertebruloj (nome amfibioj kaj reptilioj nekrokodilaj) la koro estas en toraka situo kaj estas duobla cirkulado, ĉar ekzistas malgranda aŭ pulma cirkvito, kiu portas la sangon tra la vejnoj al la pulmoj kaj reportas al la koro la sangon arterian el tiuj, kaj granda aŭ ĝenerala cirkvito, kiu portas la arterian sangon al la cetero de la korpo kaj reportas la vejnan sangon al la koro.

En tiuj animaloj la koro havas tri kavaĵojn: nome du aŭriklojn (kaj dekstra kaj maldekstra) kaj ununuran ventriklon tre muskolecan. La dekstra aŭriklo ricevas la vejnan sangon devenan de la cetero de la korpo, kaj sendas ĝin al la ventriklo por ke tiu pumpu ĝin al la pulmoj tra la pulma arterio. La maldekstra aŭriklo ricevas la arterian sangon devenan de la pulmoj kaj sendas ĝin al la ventriklon kiu pumpu ĝin al la cetero de la korpo tra la aorto. Inter la du arterioj estas tubeto nome arteria dukto aŭ dukto de Botal. La aŭrikloj kutiriĝas sincekve, pro kio la mikso de sangoj en la ventriklo estas malabunda. Ĉiuokaze, la duobla cirkulado estas nekompleta.

Cirkulado ĉe reptiliojRedakti

La reptilioj havas fermitan cirkulan aparaton, duoblan kaj nekompletan; tio estas, la sango ne eliras el la duktoj dum sia fluado, pasas dufoje tra la koro kaj en la ventriklo miksiĝas la sango kiu alvenas al la pulmoj kaj tiu kiu alvenas el la cetero de la korpo. La koro estas dividata en tri kavaĵoj; nome du aŭrikloj kaj unu ventriklo kun maldika separaĵo, escepte ĉe la krokodiloj kiu estas perfekte murigita. El la maldekstra aŭriklo eliras la pulma vejno kiu portas sangon (oksigenhava) el la pulmoj kaj el la dekstra aŭriklo, la kava vejno kiu portas la sangon (senoksigenan) de la cetero de la korpo. El la ventriklo eliras unusola arterio kiu portas la sangon al la di cirkvitoj; nome kaj pulma kaj sistema.

Cirkulado ĉe birdojRedakti

 
Eritrocitoj de birdo. Oni notu, ke ili havas elipsan formon kaj havas po unu kernon.

La cirkula sistemo de la birdoj estas fermita, duobla kaj kompleta. La koro konsistas el kvar kavaĵoj, nomedu aŭrikloj kaj du ventrikloj kaj ties funkciado estas simila al tiu de la mamuloj. Unu diferenco disde tiuj estas ke la ruĝaj globuloj de la sano estas elipsaj kaj havas po unu kernon.

Cirkulado ĉe mamulojRedakti

La mamuloj disponas de fermita, duobla kaj kompleta cirkula sistemo. La koro havas kvar kavaĵojn, nome du aŭrikloj kaj du ventrikloj. Ne miksiĝas la sango oksigenhava kun la ne oksigenhava kiel okazas ĉe la reptilioj. La modelo de homa kardiovaskula sistemo povas esti aplikita al ĉiuj mamuloj.

Cirkulado en la vaskulaj plantojRedakti

La vaskulaj plantoj disponas de cirkula aparato, kvankam ili ne havas sistemon de pumpado komparebla al la koro de la animaloj. La duktaj histoj specializitaj kiuj transportas la sevon tra la vegetaloj povas esti de du tipoj:[4]

  • Lignaj duktoj aŭ ksilemo kiu portas la malnetan sevon el la radekoj al la folioj. La malneta sevo enhavas akvon, mineralajn salojn kaj aliajn nutraĵojn.
  • Liberianaj duktoj aŭ floemo kiu portas la sevon prilaboritan en kontraŭa direkto el la folioj al la radikoj. La prilaborita sevo enhavas akvon, sukerojn, plantoregulilojn kaj mineralajn salojn.

BildaroRedakti

FunkciadoRedakti

Koagulado estas la procezo per kiu la sango perdas sian likvecon kaj iĝas ĝelo, kiu siavice formas koagulontrombon. Tiu procezo eventuale rezultas en hemostazo, tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de platetoj, kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino.

ArteriojRedakti

VejnojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Biología: la vida en la tierra. Teresa Audesirk, 2008. Konsultita la 20an de februaro 2018.
  2. Ciencias naturales y su didáctica Julia Morros Sardá, pp. 121-122.
  3. Hill, Richard W., Fisiología animal [ttps://books.google.es/books?id=HZaC45m9lMMC&pg=PA744&dq=Los+peces+poseen+circulaci%C3%B3n&hl=es&sa=X&ved=0ahUKEwiD_Nr_0eXdAhWlBcAKHTckDGkQ6AEIJzAA#v=onepage&q=Los%20peces%20poseen%20circulaci%C3%B3n&f=false] Alirita la 1an de oktobro 2018, 2006, eldonejo Ed. Médica Panamericana, isbn=9788479039905, hispana, kun Wyse, Gordon A., kaj Anderson, Margaret.
  4. Patricia Campos. Biología, volumen 2. 2002. Editorial Limusa, S.A. Konsultita la 28an de februaro 2018.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aparato circulatorio en la hispana Vikipedio.