Bergera koenigii

(Alidirektita el Karearbo)

La karearbo (Bergera koenigii, Sin.: Murraya koenigii) estas plantospecio, kiu apartenas al la familio de la Rutacoj (Rutaceae). La folioj de tiu en Azio hejmiĝanta specio, nomita karefolioj, estas uzata en la sudhinda kaj srilanka kuirartoj kiel spicaĵo. La „karefolio“ indikas al la uzado de la folioj en kareaĵo. Ne estas rekta ligo inter la arbo kaj karepulvoro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bergera koenigii

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Bergera
Bergera koenigii
L. 1753
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
freŝa pinata karefolio
floraro
junaj arboj de Bergera koenigii

Disvastigo redakti

Bergera koenigii hejmiĝas en la tropika kaj subtropika Azio, speciale sur la Hinda subkontinento ĝis la piedoj de Himalajo kaj en Srilanko. Ĝia disvastejo atingas Nepalon, Kamboĝon, Laoson, Birmon, Tajlandon, Vjetnamion ĝis Ĉinujo. Bergera koenigii kreskas en altaĵoj ĝis 1500 metroj.

Priskribo redakti

Bergera koenigii estas arboarbusto. Ĝi fariĝas 4 ĝis 6 m. La krono estas ĝis 4 m larĝa. La trunko havas malhelgrizan ritidomon kaj perimetron de 40 cm.

La malhelverdaj folioj estas nepare pinataj kun 11 ĝis 31 pinataj folietoj. Ili estas ovoformaj, 2 bis 5 cm longaj kaj 0,5 ĝis 2 cm larĝaj. La folirandoj estas glataj ĝis noĉitaj. La folioj estas ligitaj al la tigetoj oblikve.

La folioj staras terminale en grapolaj floraroj. La multaj malgrandaj floroj estas kvinnombraj kaj odoras. La kvin ovoformaj sepaloj estas pli malgrandaj ol 1 mm. La kvin blankaj petaloj havas grandecon de 5 ĝis 7 mm. Ekzistas du cirkloj de po kvin stamenoj.

La malgrandaj brile nigr-violkoloraj fruktoj havas grandecon de 1 ĝis 1,5 cm, kaj estas dolĉaj kaj manĝeblaj. Ili havas unu aŭ du venenajn semojn.

La kromosomo- nombro estas 2n = 18.

Sistematiko redakti

La specio apartenis ekde 2006 al la genro Bergera. Ĝis tiam ĝi apartenis al la genro Muraya. Plia sinonimo estas Chalcas koenigii (L.) KURZ.

Uzado redakti

Uzado en la kuirarto redakti

La aromo de la karefolioj estas freŝa, iomete frukta ĝis fuma. Ili estas ŝatataj en la sudhinda kaj srilanka kuirartoj. La folioj estas maldikaj kaj povas esti kunmanĝataj.

Medicina uzado redakti

La folioj, la arboŝelo kaj la fruktoj estas uzataj en ajurvedo: la arbo helpas

  • kontraŭ lakso kaj flatulenco
  • ĝi helpu kontraŭ grizaj haroj kaj perdo de haroj
  • kontraŭ ekzemoj
  • kontraŭ diabeto
  • kontraŭ malsano de la renoj
  • kontraŭ malsanoj de la okuloj
  • kontraŭ pikoj de insektoj.

Cetera uzado redakti

La etera oleo povas esti uzata por parfumigi sapojn.

La ligno estas uzata por skulptaĵoj.

Nomo redakti

La nomo „karea folio“ venis pere de la angla (curry leaf) el la dravidaj lingvoj de suda Barato. En la tamila lingvo la folioj nomiĝas kaṟivēppilai கறிவேப்பிலை. karuvēppilai (கருவேப்பிலை), en la telugua lingvo karivēpāku (కరివేపాకు), en la malajama lingvo kaṟivēppila kaj en la kanara lingvo karibēvila (ಕರಿಬೇವಿನ).

La speci-epiteto koenigii honoras la germandevenan botanikiston Johann Gerhard König (1728–1785), lernanto de Linné, kiu vivis dum la lastaj 12 jaroj de sia vivo kiel esploristo kaj misiista kuracisto en suda Barato, en la hodiaŭa federacia ŝtato Tamil Nadu.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti