Karel Havlíček Borovský

estis ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto.

Karel HAVLÍČEK Borovský (31-a de oktobro 1821 - 29-a de julio 1856), ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto, rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Li verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj. La aŭstria registaro ekzilis lin al Brixen, nokte, por ke la ĉeĥa publiko ne sciu. La noktan forveturon li priskribis en la satira poemo Tirolaj elegioj (esperantigis ĝin Jaroslav Mráz).

Karel Havlíček Borovský
Member of the Austrian Reichstag
Havlíček.jpg
Persona informo
Karel Havlíček Borovský
Naskonomo Karel Havlíček
Naskiĝo 31-an de oktobro 1821 (1821-10-31)
en Havlíčkova Borová, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
Morto 29-an de julio 1856 (1856-07-29) (34-jara)
en Prago
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo tombejoj de Olšany [#]
Religio katolika eklezio [#]
Etno ĉeĥoj [#]
Lingvoj ĉeĥa [#]
Loĝloko Q117021736 [#]
Ŝtataneco Aŭstra imperio [#]
Alma mater Universitato de Karolo [#]
Subskribo Karel Havlíček Borovský
Familio
Patrino Josefína Havlíčková [#]
Gefratoj Josef Havlíček [#]
Edz(in)o Julie Sýkorová-Havlíčková [#]
Infanoj Zdeňka Havlíčková [#]
Profesio
Alia nomo Havel Borovský • Karel Havlíček-Borovský • Hawliczek [#]
Okupo tradukisto • poeto • ĵurnalisto • eldonisto • literaturkritikisto • verkistopolitikistopublikigisto [#]
Laborkampo literaturoĵurnalismo [#]
Verkado
Verkoj La bapto de caro Vladimir
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Politikaj satiroj estas ankaŭ la poemoj Reĝo Lavra (tr. Tomáš Pumpr) pri azenaj oreloj, kiuj beligas la kapon de reĝoj, kaj la ĉefverko estas La bapto de caro Vladimir, kies esperantigo estas ĉefverko ankaŭ de Tomáš Pumpr. La satiro primokas negocadon pri Dio, misuzadon de religioj. Post la apero de la Esperanta traduko en 1953 multaj komprenis tion kiel atakon kontraŭ la eklezio kaj volis la tutan eldonkvanton neniigi. Nun ĝi apartenas al la ĉefverkoj de nia traduka literaturo.[1]

Ankaŭ en la "Bapto" Borovský aludas, memironie, pri sia ekzilo, kiam li igas dion Peruno diri pri sia dia laboro "Briksen mem – kompare tion – estas preskaŭ ŝerco."

En la jaro 1918 estis nove estiĝinta la 9-a infanteria pafista regimento de nove kreanta la 3-a divizio de Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio nomita "Regimento de Karel Havlíček Borovský"[2]

En Esperanto aperisRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. La bapto de caro Vladimir; Karel HAVLÍČEK Borovský: tradukis kaj komentariis Tomáŝ Pumpr. Stafeto; La Laguna, 1953.
  2. (CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie, bindita libro, 219 paĝoj, eldonis eldonejo Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov) en kunlaborado kun Demokratia movado de Masaryk, 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp. 17 - 25, 33 - 45, 70 - 76, 101 - 120.