Karel Jaromír Erben

ĉeĥa poeto, historiisto kaj arkivisto

Karel Jaromír ERBEN (naskiĝis la 7-an de novembro 1811 en Miletín; mortis la 21-an de novembro 1870 en Prago) estis ĉeĥa poeto kaj historiisto, la unua arkivisto de la urbo Prago.

Karel Jaromír Erben
Karel Jaromír Erben
Karel Jaromír Erben
Persona informo
Karel Jaromír Erben
Naskiĝo 7-a de novembro 1811
en Miletín, Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 21-a de novembro 1870
en Prago, Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco ĉeĥo
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanapolarusaĉeĥa vd
Loĝloko Birthplace of Karel Jaromír Erben vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater gimnazio
Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karel Jaromír Erben
Profesio
Alia nomo Jarmil Erben • J. E. Miletínský • Květomil Podlipský vd
Okupo verkisto, historiisto
Laborkampo Parola literaturo, arkiviko, kolektado, kreiva kaj profesia verkado, poezio, traduko kaj translation from Russian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li multe helpis al ekkono de diverseco, beleco kaj riĉeco de ĉeĥoslovaka popola poezio. Kolektinte popolajn kantojn kaj fabelojn de slavaj nacioj (folkloraj ĉeĥaj kantoj kaj rimaĵoj, elektitaj mitoj kaj legendoj naciaj de aliaj branĉoj slavaj), li aplikis siajn spertojn en baladaro Bukedo, unu el plej bonaj kolektoj de baladoj en la mondliteraturo.

En Esperanto aperis

redakti

Specimeno

redakti

TAGFEINO

Staras bub' ĉe benkorando,
krias kun plej verva ard'. . .
»Mutu!« laŭtas la komando.
»Do silentu, vi bastard'!

Jam tagmezon aŭdas ja mi,
patro venos el okup',
kaj pro vi jen ĉesas flami
en la forn', vi aĉa bub'!

Jen husaro, koko, ĉaro;
ludu, ludu do, karul'. . . !« 
Sed la tuta ludilaro
krak...! krak...! flugas al angul'

kaj la krio plu refrenas. . .
»Vi fripon', vi ŝokas min! - -
Tagfeino por vi venas!!
Aŭdu, mi jam vokas ŝin:

Prenu mian aĉan filon ,
Tagfeino, prenu nur. . . ! « -
Sed jen aŭdu: La ŝlosilon
iu turnas en serur'.

Bruna, ĝiba in-staturo
kun bastono en la man',
kun kap-tuk', kun kurba kruro,
voĉo kiel uragan'.

»Donu idon!« - »Kristo mia!
Pro la pek' ne punu min!« 
Kvazaŭ morto-vent' glacia
spirus ĵus: jen Tagfein'!

Kaj ŝi tablon jam proksimas,
kiel ombro ŝovas sin. . .
La patrin' terure timas
knabon kaŝas en la sin'

kaj lin al si firme premas
kun horora rerigard'.
La Feino plu iremas,
plu iremas sen ekhalt'. -

La Feino jam atakas,
jam la knabon prenas ŝi. . .
»Kristo, helpu!« filon brakas
la patrin' kaj svenas ŝi.

Jen: unu- du- tri-. . . avizas
la tagmezon son-agord';
klinko klakis, pordo disas,
patro staras en la pord'.

Kuŝas la patrino svene,
knabon premas al la mam'. . .
Ŝin li vekis - kvankam pene -
sed la knab' ne spiris jam.