Karel Macháček

ĉeĥa esperantisto

Karel Macháček (naskiĝis la 1-an de oktobro 1862 en Karlov, Moravia Slovakujo - mortis la 15-an de januaro 1913 en Vieno) estis ĉeĥa esperantisto, vivinta en Vieno, prezidanto de Bohema Klubo Esperantista en Vieno.

Karel Macháček
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1862 (1862-10-01)
Morto 15-an de januaro 1913 (1913-01-15) (50-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Absolvinte la agrikulturan lernejon en Přerov li ekdeĵoris post nelonga ekonomia servado en Galicio kiel ŝtata oficisto ĉe la privataj poŝtoj moraviaj kaj baldaŭ estis translokita Wien'on, kie li atingis rangon de supera oficialo ĉe la centra telegrafa oficejo.

Kvankam Esperantisto-aŭtodidakto, tamen li viciĝis al la plej bonaj Esperantistoj bohemaj. Por vienaj ĉeĥoj li fondis organizon Bohema Klubo Esperantista en Wien, kies unua prezidanto li estis elektita.

Rudolf Koutník, vicprezidanto de la supre nomita klubo, priskribis lian senlacan agemon:

Kiel ĉiu ortodoksa Mahometano deziras almenaŭ unufoje en sia vivo viziti la tombon de la granda profeto, same Macháček fiksis al si la vivocelon: vidi kaj alparoli nian Majstron. Eĉ grava malsano ne povis lin deturni de lia firma intenco. Kortuŝa estas lia letero, sendita la 25.VII 1912 al lia klubo el Šardice, kie li serĉis resaniĝon:

„Karaj samideanoj! Nun mi ĝuas, eĉ se iomete kontraŭvole, kamparan aeron kun mia edzino kaj kun la plej juna filo. Tutan tagon mi sidas etendita sur lonĝseĝo en 1a sunlumo kaj uzas tiel sunbanon, kiu bone efikas, precipe je miaj ŝvelintaj piedoj; mi estas preskaŭ konvinkita, ke mi povos veturi Krakovon kaj jam survesti ŝuojn, kio ĝis nun al mi estis neebla. Danke al nia kara amiko s-o Dostál mi estas sufiĉe provizita per esperanta legaĵo, pro tio mi ne enuas. Sole la noktoj estas al mi tre longaj. - Vizitadu, karaj samklubanoj, diligente niajn vendredajn kunvenojn, por ke ne ekdormu nia sankta afero. Estu ĉiuj milfoje salutitaj de Via sindonema Macháček“.

Li atingis sian celon ekvidinte en Kraków ĉe la Oka la Majstron, aŭdinte lian solenan paroladon kaj parolinte kun li. Sed la malsano devigis lin forveturi post tri tagoj al Wien, kie li kuŝiĝis kaj plu ne leviĝis. Kun sia kara Esperanto sur lipoj li mortis je la 9-a horo matene la 15. I. 1913.

Multnombra partopreno ĉe lia enterigo pruvis plej bone, kian ĉiuflankan ŝaton ĝuis Macháček ne sole inter Esperantistoj bohemaj kaj inter la samideanoj germanaj, sed ankaŭ inter siaj kolegoj kaj amikoj, kies korojn li gajnis per sia nobla kaj pura karaktero. Blanka-ruĝa kaj verda rubandoj kun kvinpinta stelo ornamis lian ĉerkon kiel simbolo de lia vivo, kaj la vortoj: „Ripozu trankvile, nia kara Karolo“ estis la lastaj super lia malfermita tombo".

Sur lia tombŝtono jena enskribo: „Tie ĉi subtere putras nur la korpo morta, Sed ĉe ni animo Via restas, kara, forta; En dolor' senfina, ni konsolon havu nune Ke ni nin revidos en la eterneco kune. - Bohema Klubo Esperantista en Vieno.