Malfermi la ĉefan menuon


Karel (ankaŭ: Charles) POUPEYE (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en De Panne, mortis en 1983) dum preskaŭ duona jarcento laboris ĉe juĝejo. Krome, li ekde sia studenta tempo aktivis en la Esperanto-movado, interalie kiel prezidanto de la Bruĝa Grupo Esperantista.

Karel Poupeye
Flandra juĝejo-oficisto kaj Esperanto-aktivulo
Flandra juĝejo-oficisto kaj Esperanto-aktivulo
Persona informo
Naskiĝo 1901
en De Panne
Morto 1983
en Bruĝo
Lingvoj Esperanto
Nacieco belgo (flandro)
Ŝtataneco Belgio
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

JunecoRedakti

Lia patro Firmin estis loka bierfaristo. La patrino, Helena Plettinck, estis filino de la tiama vilaĝestro de Meulebeke. Post ŝia frua morto en 1909 li eniris la familion de sia onklo, Leopold Plettinck, tiam ĉefo-aktuaro ĉe bruĝa juĝejo. Dum la unua Mondmilito li denove loĝis kun sia patro en Bruselo, kiu intertempe reedziĝis. Post la milito la familio ekloĝis en Sint-Kruis, apud Bruĝo.

Kariero ĉe juĝejoRedakti

Li estis dungita kiel oficisto ĉe juĝejo en Bruĝo. En 1922 li iĝis vic-aktuaro de la Pacjuĝejo (3a kantono) de Bruĝo kaj poste ĉefo-faktuaro de la Pacjuĝejo en Torhout. De 1946 ĝis la pensiiĝo li estis ĉefo-faktuaro de la Pacjuĝejo de Bruĝo (2a kantono).

EsperantistoRedakti

Ekde la juneco li konatiĝis kun Esperanto. Li donis multajn Esperanto-kursojn en la tiama ‘Hôtel du Cornet d’Or’, la kunvenejo de la Bruĝa Esperantogrupo. Li verkis en Esperanto, partoprenis internaciajn kongresojn kaj dum longa tempo estis prezidanto de la bruĝa grupo.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Arĥivaĵo 2233-141, FelixArchief, Antverpeno
  2. Arĥivaĵo 2233-141, FelixArchief, Antverpeno