Karel VOROVKA (naskiĝis la 3-an de februaro 1879 en Praha, mortis la 15-an de januaro 1929 en Praha) estis ĉeĥoslovaka filozofo, profesoro de filozofio en naturscienca fakultato de universitato en Praha.

Karel Vorovka
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1879 (1879-02-03)
en Prago
Morto 15-an de januaro 1929 (1929-01-15) (49-jaraĝa)
en Bubeneč
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Familio
Patro Karel Vorovka
Okupo
Okupo verkisto • matematikisto
vdr

Li mortis nur kvindekjara. Li estis eksterordinare originala pensulo, kiu elirinte el esplorado kaj primeditado de metodoj por kono matematika kaj veninte al limoj de ĉiuj raciaj metodoj ne malesperis pri la kapablo de ĉia homa kono. Kontraŭe li venis al konvinko, ke pli profunda gnoseo ol racia scio estas ebla.

Vorovka estis spirito nekutime logika. La problemojn li finpensis ĝis ilia efektiva fino. Tial li venis ankaŭ al konvinko pri bezono kaj eblo de lingvo internacia kaj pri taŭgeco de Esperanto por tiu celo. La koncernaj traktaĵoj, kiujn oni publikigis en Esperanta traduko en La Progreso kaj en Nova Eŭropo naskiĝis ĉe li sen ia ajn persona influo de esperantistoj; ili estis tute spontanea rezulto de lia konsekvenca meditado.

En Esperanto aperis redakti

Verkoj redakti

  • Úvahy o názoru v matematice, Praha, Česká akademie, 1917, 99 p. (Konsideroj pri opinio en matematiko)
  • Dvě studie o Masarykově filozofii, Praha 1926, 44 p, propra eldono (Du studaĵoj pri filozofio de Masaryk)
  • Polemos: Spory v české filozofii v letech 1919-1925, Praha, Sfinx, 1926, 129 p. (Polemos - disputoj en la ĉeĥa filozofio inter la jaroj 1919-1925)