Karen Blanche BLACK (denaske Ziegler; 1a de julio, 1939 – 8a de aŭgusto, 2013) estis usona aktorino, scenaristo, kantisto kaj kantoverkisto. Ŝi elstariĝis pro sia laboro en variaj studiaj kaj sendependaj filmoj en la 1970-aj jaroj, ofte portretante ekstercentrajn kaj nekonvenciajn rolulojn, kaj establis sin kiel figuro de Nova Holivudo. Ŝia kariero daŭris ĉirkaŭ 50 jarojn kaj inkludas preskaŭ 200 listigojn kaj en sendependaj kaj en ĉeftendencaj filmoj. Black ricevis nombrajn premiojn laŭlonge de sia kariero, kiel du Oraj Globoj, same kiel unu nomumo por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

Karen Black
Persona informo
Karen Black
Naskonomo Karen Blanche Ziegler
Naskiĝo 1-an de julio 1939 (1939-07-01)
en Park Ridge,  Usono
Morto 8-an de aŭgusto 2013 (2013-08-08) (74-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Periampullary cancer vd
Tombo Eternal Hills Memorial Park vd
Religio Scientologio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Maine East High School • Nordokcidenta Universitato vd
Familio
Gefratoj Gail Brown vd
Edz(in)o L. M. Kit Carson • Stephen Eckelberry vd
Infanoj Hunter Carson vd
Profesio
Okupo aktorokantistoscenaristokantaŭtorokomponisto • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo komponado vd
Aktiva dum 1959– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Lokano de ĉeurba Ĉikago, Black studis teatron en la "Northwestern University" antaŭ translokiĝi al Novjorko. Ŝi premieris en Broadvejo en 1965 antaŭ fari sian gravan kindebuton en la filmo de Francis Ford Coppola nome You're a Big Boy Now (1966). Black retranslokiĝis al Kalifornio kaj estis aktorinigita kiel LSD-uzanta prostitutino en la ŝosefilmo de Dennis Hopper nome Easy Rider (1969). Tio kondukis ŝin al protagonisteco en la drama Five Easy Pieces (1970), en kiu ŝi ludis la rolon de malespera estetikistino, pro kiu ŝi estis nomumita por Oskar-premio kaj ricevis Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Black faris sian unuan gravan komercan filmon en la prikatastrofa filmo Airport 1975 (1974), kaj ŝia posta apero kiel Myrtle Wilson en The Great Gatsby (1974) havigis al ŝi duan Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

Black stelulis kiel alloga kontrea kantistino en la muzikala dramo de Robert Altman nome Nashville (1975), por kiu ŝi ankaŭ verkis kaj ludis du kantojn por la sonbendo, kiu ricevis premion Grammy al la Plej Bonkvalita Sonbendo. Ŝia portreto de aspiranta aktorino en la dramo de John Schlesinger nome The Day of the Locust (ankaŭ en 1975) havigis al ŝi trian nomumon al Ora Globo, tiam al la Plej Bonkvalita Aktorino. Ŝi poste ludis kvar rolojn en la antologio de hororfilmoj de Dan Curtis nome Trilogy of Terror (1975), sekvita de la supernatura hororfilmo de Curtis nome Burnt Offerings (1976). Samjare, ŝi stelulis kiel trompistino en la fina filmo de Alfred Hitchcock nome Family Plot.

En 1982, Black stelulis kiel transvirino en la Robert Altman-reĝisorita debuto en Broadvejo de la teatraĵo Come Back to the Five and Dime, Jimmy Dean, Jimmy Dean, nome rolo kiun ŝi reprenis en la posta kinadapto de Altman samnome "Come Back to the Five and Dime, Jimmy Dean, Jimmy Dean". Ŝi denove stelulis en la komedio Can She Bake a Cherry Pie? (1983), sekvita de la refilmado de Tobe Hooper nome Invaders from Mars (1986). Dum multo el la fino de la 1980-aj jaroj kaj la 1990-aj jaroj, Black stelulis en vario de artecaj, sendependaj kaj hororaj filmoj, same kiel verkis siajn proprajn scenarojn. Ŝi havis elstaran rolon kiel malicula patrino en la filmo de Rob Zombie nome House of 1000 Corpses (2003), kiu cementis sian statuson kiel kulta hororfilma ikono. Ŝi plue stelulis en malalt-profilaj filmoj laŭlonge de la komencaj 2000-aj jaroj, same kiel laboris kiel dramaturgo antaŭ sia morto pro kancero en 2013.

Notoj redakti

Bibliografio redakti