Karibio

(Alidirektita el Karibujo)

Karibio estas regiono en la okcidenta, tropika parto de la Atlantika Oceano norde de la ekvatoro. La regiono konsistas el la Kariba Maro kaj la tie situantaj insuloj kaj insularoj.

Karibio
regionoinsularo [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj15° 0′ 0″ N, 73° 0′ 0″ U (mapo)15-73Koordinatoj: 15° 0′ 0″ N, 73° 0′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoPico Duarte [+]

Areo275 400 km² (27 540 000 ha)
Loĝantaro39 169 962 [+]
Map
Karibio
Vikimedia Komunejo:  Caribbean [+]
vdr
La insuloj de Karibio
Karibio, Mezameriko kaj partoj de Sudameriko

Situanta plejparte sur la Karibia Plato, Karibion konsistigas pli ol 7.000 insuloj, insuletoj, kaj rifoj. Ĉi tiuj dividiĝas je la Antiloj, kies partoj estas la Grandaj Antiloj je la norda rando de la Kariba Maro kaj la Malgrandaj Antiloj je la suda kaj orienta rando, inkluzive la Ĉebordajn Antilojn, kaj la Bahamoj. Geopolitike, oni kutime konsideras la insulojn de Karibio subregiono de Nordameriko; ili organiziĝas je 28 teritorioj, inkluzive sendependajn ŝtatojn, transmarajn departementojn, kaj dependajn teritoriojn (koloniojn). Iam estis mallonge vivanta lando kun la nomo Karibia Federacio, kiun konsistigis dek anglalingvaj karibiaj teritorioj.

La karibiaj insuloj estas insula ĉeno 2500 kilometrojn longa kaj ne pli ol 160 kilometrojn larĝa. Ili ĉirkaŭas la Kariban Maron.[1]

Sian nomon la regiono havas de la indiĝena popolo kariboj, kiun la hispanaj okupantoj de la regiono fine de la 15-a jarcento renkontis sur la insularo Malgrandaj Antiloj.

Geografio kaj klimato redakti

 
Strato en Barbado
 
San-Juano (Puerto-Riko)

La geografio kaj klimato en Karibio multe varias de unu loko al alia. Iuj karibiaj insuloj havas ne-vulkanan originon kaj estas pli-malpli ebenaj. Inter tiuj estas Arubo, Bahamoj, Barbado, Bonaire, Kajmaninsuloj, kaj Antigvo. Aliaj havas altajn montojn kiel la insuloj de Kubo, Virgulininsuloj, Dominiko, Hispaniolo, Jamajko, Moncerato, Puerto-Riko, Saba, Sankta Kristofo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, kaj Trinidado kaj Tobago.

La klimato de Karibio varias de sub-tropika ĝis tropika kaj multe dependas de la proksimeco al la konstantaj ventoj venantaj de la Atlantiko. Ĉi tiuj ventoj direktiĝas nordokcidenten de la orientaj karibiaj insuloj laŭ la ĉeno de la Alventaj Insuloj.

Kiam la konstantaj ventoj alvenas proksime al Kubo, ilin kutime superas aliaj malgravaj ventoj de Karibio.

En la akvoj de Karibio vivas grandaj fiŝo-benkoj, kelonioj, kaj koral-rifoj.

La puerto-rika tranĉeo, je la rando de la Atlantika Oceano kaj la Kariba Maro tuj norde de la insulo Puerto-Riko, laŭdire estas la plej profunda loko de la tuta Atlantika Oceano.

Plejofte, la uraganoj kiuj foje batas la regionon kutime frapas la insulojn norde de Grenado kaj okcidente de Barbado. La ĉefa uragana zono etendiĝas nordokcidenten de la insulo Barbado en la orienta Karibio.

Biogeografie la regiono konstituas ekoprovincon (aŭ biolandon) el la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Fitogeografie, la teritorio nomiĝas Kariba Regiono, Flaŭra regiono kiu situas en la Neotropisa Regno.

 
Karibaj insuloj

Loĝantaro redakti

En la regiono vivas entute 35 milionoj da homoj en heterogena miksaĵo da popoloj. Krom tre malmultaj postvivintaj indiĝenoj, ĉefe homoj kun devenoj afrika kaj eŭropa, hinda (ĉefe en Trinidado kaj Tobago kaj Gujano) kaj ĉina vivas sur la karibiaj insuloj.

La hispana (parolata de ĉirkaŭ 70 procentoj de la karibianoj) kaj angla (parolata de 24 procentoj) estas la ĉefe parolataj lingvoj de la regiono. Aldoniĝas la franca lingvo, diversaj kreolaj lingvoj kaj ankaŭ la nederlanda.

 
La plejparte de Karibio regata de la hispanoj en la deksesa jarcento

Historiaj grupiĝoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Karibio.

Ĉiuj karibiaj insuloj iam estis, kaj iuj ankoraŭ estas, kolonioj de eŭropaj nacioj; kelkaj estas transmaraj aŭ dependaj teritorioj:

La Unuiĝinta Reĝlando unuigis Britan Karibion al Karibia Federacio. La sendependaj landoj kiuj iam estis partoj de la KF ankaŭ havas unuigitan kriket-teamon kiu ludas en internaciajn kriket-konkursoj. En la karibia kriket-teamo ludas reprezentantoj de la sudamerika nacio Gujano, la sola iama brita kolonio de tiu kontinento.

Aldone, la landoj de la iama Karibia Federacio komune funkciigas la Universitaton de Karibio. La universitato havas tri ĉefajn kampusojn en Jamajko, Barbado, kaj Trinidado kaj Tobago, malgrandan kampuson en Bahamoj, kaj surlokajn studdirektorojn en aliaj kontribuantaj teritorioj.

Nuntempaj insulo-teritorioj de Karibio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de karibaj insuloj.

Ĉeflandaj ŝtatoj kun karibaj marbordoj kaj insuloj redakti

Belizo kaj Gujano, kvankam sur la ĉeflando de Centra Ameriko kaj Sudameriko respektive, estas iamaj britaj kolonioj kaj retenas multajn kulturajn ligojn al Karibio kaj estas membroj de CARICOM. La kariba marbordo de Nikaragvo, ofte nomata la Moskita Marbordo, ankaŭ estis iama brita kolonio kaj ĝi retenas multajn kulturajn ligojn kun Karibio kiuj estas apartaj de la pacifika marbordo. Gujano partoprenas karibiajn kriket-konkursojn kaj multaj ludantoj de Gujano membris en la karibia kriket-teamon. La Insuloj Turneffe (kaj multaj aliaj insuloj kaj rifoj) estas parto de Belizo kaj kuŝas en la Kariba Maro. Surinamo, sur la sudamerika ĉeflando, estas iama nederlanda kolonio kaj ankaŭ membro de CARICOM. Kvankam ne ene de la tradiciaj limoj de Karibio, Miamo ofte konsideratas la ekonomia ĉefurbo de Karibio.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

(eo) Gujano-usona aŭtoro celebras la karibian identecon per malkutima vortaro, Global Voices (Tutmondaj Voĉoj)

Referencoj redakti

  1. Asan, Ridvan. (2007) A Brief History of the Caribbean. New York: Facts on File, Inc., p. 3. ISBN 0-8160-3811-2.