Karin Bergöö Larsson

Karin Larsson, denaske Bergöö, (3-a de Oktobro 1859 – 18-a de Februaro 1928) estis sveda artistino kaj dezajnistino, kiu ege kunlaboris kun sia edzo, la artisto Carl Larsson, kaj estis ofte modelo de liaj pentraĵoj.

Karin Bergöö Larsson
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1859 (1859-10-03)
en Örebro
Morto 17-an de februaro 1928 (1928-02-17) (68-jaraĝa)
en Sundborns
Mortokialo stomaka ulcero • Q57668814
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater école d'art d'August Malmström • Fruntimmersavdelningen vid Kungliga Akademien • Franska Skolan
Subskribo Karin Bergöö Larsson
Familio
Patro Adolf Axel Bergöö
Edz(in)o Carl Larsson
Infanoj Brita Larsson • Suzanne Larsson • Ulf Larsson • Pontus Larsson • Lisbeth Larsson • Mats Larsson • Esbjörn Larsson • Kersti Larsson
Okupo
Okupo pentristo • artisto • textile artist
vdr

Ŝi studis en Stokholmo kaj poste translokiĝis al kolonio de artistoj en Grez-sur-Loing, je 70 km de Parizo, kaj tie konis tiun kiu estos ŝia edzo kaj artista kunlaboranto, nome Carl Larsson; ili enamiĝis kaj en 1883 revenis al Stokholmo kie geedziĝis, poste revenas al Grez-sur-Loing, kie naskiĝis ilia unua filo, Suzanne, en 1884. La venontan jaron ili revenis en Svedion.

Aĵpentraĵo kun fruktoj kaj vazaro, 1877, pentraĵo de Karin Bergöö.

Post diversaj translokiĝoj, en 1888 la patro de Karin donacis al ili Lilla Hyttnäs, domo en Sundborn ĉe Falun, nune dom-muzeo de Larsson, kiun li montris ofte en multnombraj akvareloj, kiel simbolo de la familia feliĉo kaj prospero. Karin estis kunlaboristino kaj kaj kritikistino de la verkoj de Carl, krom lia ĉefa modelo. Ŝi zorgis pri la gefiloj kaj la granda domo, kie ŝi kanaligis siajn proprajn artajn sentojn dezajnante elementojn por sia hejmo. Ŝi ekzemple dezajnis kaj produktis grandan kvanton de tekstiloj uzitaj hejme, brodaĵojn, kaj vestaĵojn por ŝi kaj la gefiloj, kaj meblojn kiuj estis konstruitaj de la loka ĉarpentisto.[1]​ Ŝia stilo montriĝis en la pentraĵoj de Carl, kreante modernan svedan stilon:[2][3][4]​ Kontraste kun la tiama stilo de pezaj malhelaj mebloj, ŝiaj lumplenaj internoj miksas svedan folklorecan dezajnon kun influoj fin de siècle, japanaj kaj britaj.[5] Ankaŭ ŝiaj tekstilaj dezajnoj kaj koloroj estis novigaj, kun abstraktaj modeloj, vivaj koloroj, brodaĵoj kun stiligitaj plantobildoj, blanknigraj japanaj temoj ktp.​[6]

Galerio redakti

Tri pentraĵoj montrantaj Karin Larsson fare de lia edzo, Carl Larsson:

Notoj redakti

  1. Paul Greenhalgh, Quotations and Sources on Design and the Decorative Arts, Manchester: Manchester University, 1993, ISBN 9780719039645, p. 102.
  2. "Karin Larsson – A Trendsetting Designer Long Before her Time" Arkivita la 19an de marto 2014 en Wayback Machine., Carl Larsson Gården, Sundborn.
  3. Marge Thorell, "Karin Bergöö Larsson: Mother, muse and artist", The Local, 9a de Decembro 2008. Alirita la 23an de Aŭgusto 2022.
  4. "Larsson, Carl (1853–1919)", Ian Chilvers kaj John Glaves-Smith, A Dictionary of Modern and Contemporary Art, 2a eld. Oxford: Oxford University, 2009, ISBN 9780199239665.
  5. Tina Manoli kaj Nicola Costaras, "Preparations for 'Carl and Karin Larsson: Creators of the Swedish Style'", Conservation Journal, Victoria and Albert Museum, 25a de Oktobro 1997.
  6. ekspozicia katalogo ĉe Victoria and Albert Museum, citita ĉe la Carl Larsson Gården.

Bibliografio redakti

  • Axel Frieberg. Karin. En bok om Carl Larssons hustru. Stockholm: Bonnier, 1967. OCLC 11865494
  • Ingrid Andersson. Karin Larsson: Konstnär och konstnärshustru. Stockholm: Gidlunds, 1986. (ISBN 9789178440696)
  • Michael Snodin kaj Elisabet Stavenow-Hidemark. Carl and Karin Larsson: Creators of the Swedish Style. Ekspozicia katalogo. London: V & A, 1997. (ISBN 9781851772018)