Frigyes Karinthy

(Alidirektita el Karinthy Frigyes)

KARINTHY Frigyes [karinti] (naskiĝis la 25-an de junio 1887 en Budapeŝto; mortis la 29-an de aŭgusto 1938 en Siófok) estis eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo.

Frigyes Karinthy
Persona informo
Naskonomo Karinthy Frigyes Ernő
Naskiĝo 25-an de junio 1887 (1887-06-25)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aŭgusto 1938 (1938-08-29) (51-jaraĝa)
en Siófok
Mortokialo apopleksio
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Frigyes Karinthy
Memorigilo Frigyes Karinthy
Familio
Frat(in)o Ada Karinthi
Edz(in)o Etel Judik • Aranka Böhm
Infanoj Gábor Karinthy • Ferenc Karinthy
Okupo
Okupo tradukisto • poeto • dramaturgoesperantistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkisto
Verkoj Q109730981
Q1316638
Így írtok ti
vdr
Busto pri Frigyes Karinthy

Lia edzino estis Etel Judik, lia filo estis Ferenc Karinthy, lia nepo Márton Karinthy.

Esperanto redakti

Li verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis la lingvon.

Famaj verkoj redakti

  • Esik a hó ("Neĝas", 1912, noveloj)
  • Így írtok ti ("Jen kiel vi aliaj verkas", 1911: li parodie imitas stilon de gravaj verkistoj de la hungara literaturo kaj de la mondliteraturo)
  • Utazás Faremidóba ("Vojaĝo en Faremidon. Du Ŝipoj", 1915, "la sesa vojaĝo de Gulivero", romano)
  • Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
  • A bűvös szék ("Magia seĝo Arkivigite je 2004-08-30 per la retarkivo Wayback Machine", 1918, teatraĵo)
  • Capillária ("Kapilario", 1921, "la sesa vojaĝo de Gulivero", romano)
  • Nem mondhatom el senkinek ("Mi povas diri ĝin al neniu", 1930, poemoj)
  • Mennyei riport ("Ĉiela intervjuo", 1937, satiro)
  • Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
  • Üzenet a palackban ("Mesaĝo en la botelo", 1938, poemoj)

En Esperanto aperis redakti

 
Kovrilpaĝo de Vojaĝo al Faremido; 1980; Hungara Esperanto-Asocio

Famaj verkoj filmigitaj redakti

  • Mágia (1917) reĝisorado Sándor Korda
  • Barátságos arcot kérek (1935) reĝisorado László Kardos
  • Tanár úr, kérem (1956) reĝisorado Frigyes Mamcserov /laŭ lia verko: Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
  • Utazás a koponyám körül (1970) reĝisorado György Révész /laŭ lia verko: Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
  • Holnap reggel (1970) reĝisorado Jenő Horváth
  • A Nagy Ékszerész (1978) reĝisorado Márton Karinthy
  • 1 és a semmi (2004) (telefilmo) reĝisorado Péter Molnár
  • Utazás a koponyám körül (2005) de aŭtoro Chi Recordings
  • Lux úr szabadalma (2006) (telefilmo) reĝisorado Marcell Gerő