Karirioj

Karirioj estas la nomo de antikva indiĝena popolo vivinta en la nordorienta internlando de Brazilo ĝis la 18-a jarcento. Eble ili originiĝis apud la orienta riverbordo de Amazono kaj tie vivis ĝis la 1-a jarcento, de kie ili eliris pro eventuala invado de Karaib-devenaj aruakoj, la Tupioj. Ilia legendo diris ke ili devenis de norda lago, eble Amazono, kaj ilia ceramiko kaj lingvo montras iajn rilatojn al indiĝenoj de la amazona baseno. Poste, ili iris al la preskaŭ seka (savanuma) regiono de la brazila nordoriento, kien ili portis pli bonajn teĥnikojn por agrokulturo kaj armeo ol havis la primitivaj loĝantoj.

La karirioj okupis "noblajn" areojn de la brazila nordorienta regiono, la riverbordojn de grandaj riveroj kaj pli humidajn kaj fertilajn terojn. Ili plantis maniokon, maizon, tabakon, fazeolon, sovaĝmelonon kaj aliaj kurkubitacojn. Ili kolektis fruktojn kaj fibrojn por teksado, kaj, fine, ĉasis malgrandajn bestojn, kiel armadelojn kaj lacertojn. Laŭ la diroj de la koloniistoj, ili ne manĝis fiŝojn.

La karirioj havis interesan teĥnikan nivelon, ĉefe se oni komparas kun aliaj brazilaj indiĝenoj. Ili faris vestojn el vegetaĵaj fibroj, uzis polurŝtonajn ilojn kaj eĉ iom da kupro por ornamoj. Ili mumiigis siajn gravajn mortulojn kaj metis ilin en kavernajn tombojn. Ili konis ankaŭ narkotaĵojn sed eble ne alkoholaĵojn.

El ilia lingvo ni konas nur tri librojn, unu gramatikon skribitan de la itala pastro Mamiani kaj du katolikajn kateĥismojn, unu de Mamiani, alian de pastro Nantes. La Karirioj nomis sin "Nhihó" (Njiho'o) kaj la nomo "Kariri" aŭ "Kiriri" per kiu ili estas konataj, estas devena el la tupia lingvo kaj signifas "tristuloj, mutuloj".