Karl-Olof Sandgren

sveda evangelia misiisto, bibliotekisto, librotenisto kaj esperantisto

Karl-Olof SANDGREN (1925-1990) estis sveda Esperanto-verkisto, kristana evangelia misiisto, bibliotekisto kaj librotenisto.

Karl-Olof Sandgren
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1925 (1925-06-14)
en Karlstad, Svedio
Morto 3-an de januaro 1990 (1990-01-03) (64-jaraĝa)
en Östansjö, municipo Hallsberg, Svedio
Lingvoj Esperantosveda
Loĝloko Östansjö, municipo Hallsberg, provinco Örebro län, Svedio
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Stokholmo
Okupo
Okupo sekretario de KELI
Aktivaj jaroj 1952-1989
Hejma urbo Karlstad, provinco Värmland, Svedio
Religia konfesio kristana, protestanta
vdr

Li naskiĝis la 14-an de junio 1925 en Karlstad, provinco Värmland, en Svedio. Li esperantiĝis jam kiel gimnaziano, sed fakte finis Esperanto-kursojn nur 23-jara en 1948. Tiam li venis por studado de arkeologio al Stokholmo, kaj en septembro 1948 li edziĝis al sia Esperanto-instruistino Anna Alamo. Post la malfacila juneco (grava ren-malsano, fininta lastamomente per enplantado de alihoma reno en 1965) li decidis tute sin dediĉi al evangelia misio pere de Esperanto. Post la studo li fariĝis sekretario-librotenisto kaj bibliotekisto de la stokholma rondo de la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kie li laboris 1958-1972. Kun sia edzino ĝis la morto li gvidis Esperanto-kursojn kaj organizis viglan Esperantan movadon en malgrandaj svedaj urboj de la provinco Örebro: Nora kaj Östansjö. Li estis talenta instruisto. Tamen ĝis la fino de sia vivo li suferis de revenantaj sankrizoj.

Dum kelkaj jaroj, ĝis 1952, li estis kunredaktinto de la internacia ligilo de KELI Dia Regno (kune kun Erik Carlén). Li mem verkis plurajn artikolojn por la revuo. En 1952 li fondis la Esperanto-Mision por senpage distribui la evangelian literaturon, kaj gvido la korespondajn bibliaj studoj. Ĝis 1989 la Misio sume forsendis 227 882 librojn kaj presaĵojn al samideanoj el 130 landoj.

Samtempe li komencis kolekti religiajn literaturaĵojn de la tuta mondo, en diversaj lingvoj, sed ĉefe en Esperanto. La rezulto estas lia ĉefa, grandioza verko, la Religia literaturo en Esperanto, kies la unua eldono, kun subtitolo: "Provizora katalogo laŭ la registro kaj arkivo de Karl-Olof Sandgren", aperis jam en 1970, dediĉita al la (ne efektiviĝinta) komuna kongreso de IKUE kaj KELI en Brno. Per mondvasta kunlaboro, li poste aperigis 27 aldonojn, disvastigitajn perletere, la lastan en 15.06.1989. La dua, postmorta eldono de la libro (redaktita de Leif Nordenstorm, kun la postvorto de Åke Ahlrén) aperis en eldonejo Nordenstroms förlag en Boden, en 1994. [1]

Li forpasis la 3-an de januaro 1990 en Östansjö.

Fonto redakti

  • Åke Ahlrén, Karl-Olof Sandgren (1925-06-14 - 1990-01-03), en: Dia Regno, februaro 1990, 2, (702), p. 3; represita en: Religia literaturo en Esperanto, dua eldono, Boden 1994, p. 135-136.

Notoj redakti