Karl Anton Rohan
aŭstra verkisto
Karl Anton Prinz ROHAN (9-an de januaro 1898- 17-an de marto 1973) estis eŭrop-konscia germana ĵurnalisto, kiu agadis por proksimiĝo de la kristanismo kaj nacisocialismo.
Karl Anton Rohan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de januaro 1898 en Loosdorf | |
Morto | 17-an de marto 1975 (77-jaraĝa) en Salcburgo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Faculty of Law, German University in Prague vd | |
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | |
Familio | ||
Patro | Alain de Rohan, 12th Duke de Montbazon et de Bouillon vd | |
Patrino | Princess Johanna Auersperg vd | |
Gefratoj | Alain Rohan, 13th Duke de Montbazon et de Bouillon • Princess Bertha de Rohan vd | |
Edz(in)o | Gräfin Maria Apponyi de Nagy-Appony vd | |
Infanoj | Albert Rohan • Karl Rohan vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • publikigisto • ĵurnalisto • historiisto vd | |
Laborkampo | opinia ĵurnalismo • ĵurnalismo • kulturhistorio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rohan estis bienposedanto kaj loĝis en kastelo Albrechtsberg ĉe Loosdorf en malsupra Aŭstrio. Li fondis en 1924 la Internationaler Verband für kulturelle Zusammenarbeit, kiu agadis por la ligoj, kontaktoj inter la eŭropa intelektularo. Karl Anton Rohan eldonis inter 1925 kaj 1936 la Europäische Revue, poste la Eŭropreß. Tiuj popularigis eŭropan politikon kaj germanan kulturon.
Post la dua mondmilito, li kunlaboris en gazetoj Die Aula kaj Neue Ordnung. Simile al episkopo Alois Hudal, li agadis por proksimiĝo de la kristanismo kaj nacisocialismo.
Publikaĵoj redakti
- Karl Anton Prinz Rohan: Heimat Europa. Erinnerungen und Erfahrungen, Düsseldorf 1954.
- Karl Anton Prinz Rohan: Schicksalsstunde Europas, Graz 1937.