Malfermi la ĉefan menuon

Karl Friedrich Bahrdt

La pridisputita teologo kiel oldulo.

Karl Friedrich BAHRDT (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1741 en Bischofswerda, mortinta la 23-an de aprilo 1792 en Halle (Saale), estis germana teologo.

VivoRedakti

En 1766 li iĝis profesoro pri bibia filologio en Leipzig. Kiam li perdis la postenon pro aventuro amorada en 1768, Klotz helpis lin iĝi profesoro pri bibliaj antikvaĵoj en Erfurto. Malfamiĝinte baldaŭ pro siaj malkonformaj ideoj, li iris 1771 kiel predikisto al Gießen. Pro la akra polemiko en siaj skribitaĵoj kontraŭ la tiutempa teologa doktrino li ankaŭ de tie ĉi devis foriri. Post mallonga restado en Grizono li venis en 1776 kiel generalsuperintendanto al Dürkheim kaj fondis sur la kastelo Heidesheim apud Worms filantropian rondon. Pro pamfleto kontraŭ la helpepiskopo Von Scheben oni deklaris lin nekapabla je la plenumado de iu ajn teologa ofico. Tamen la prusa ministerio permesis al li vivi en Halle, kie li grandstile verkadis kaj faris prelegojn ĉe la filozofia fakultato.

En gastejo proksime de vitejo (kiun li aĉetis) li kverelis kun servistino, kio publike furoris. Li estis arestita en 1789 kiel skribinto de la komedio Das Religionsedikt, kiu primokis la prusan registaron. Post duona jaro amnestiite, li revenis al Halle.

StiloRedakti

Liaj verkoj (sume 102; el ili ankaŭ pluraj romanoj) karakteriziĝas per pureca kaj plaĉa lingvo. Menciindas nur System der Moraltheologie (Eisenach 1770), Briefe über die systematische Theologie (Eisenach 1770-72, 2 volumoj) kaj la Neueste Offenbarungen Gottes in Briefen und Erzählungen (Riga 1773–75, 4 partoj), laŭdira traduko de la Nova Testamento. Ĝin primokis la juna Goeto en la konata Prolog (1774); ĝia disdono estis cenzure malpermesita. La rakonto Geschichte seines Lebens, kiun Bardt skribis malliberigite, eldonitis en Berlino en 1790/91 (4 partoj). Verko de August von Kotzebue direktita kontraŭ Bahrdt estis Doctor B. mit der eisernen Stirn.

Nekontesteble Bahrdt dissemis per siaj ege popularaj verkoj la ideojn de iluminismo kaj sukcese instigis la homojn kontraŭbatali la tiam ĝenerale akceptitan blindan obeon al regantaj pensadsistemoj.

LiteraturoRedakti

  • August von Kotzebue: Doktor Bahrdt mit der eisernen Stirn oder die deutsche Union gegen Zimmermann. Ein Schauspiel in vier Aufzügen von Freyherrn von Knigge, Leipzig 1790.
  • Friedrich Christian Laukhard: Beyträge und Berichtigungen zu Herrn D. Karl Friedrich Bahrdt’s Lebensbeschreibung in Briefen eines Pfälzers, 1791.
  • Robert Prutz: Karl Friedrich Bahrdt. Beiträge zur Geschichte seiner Zeit und seines Lebens. 1741-1771, Leipzig 1850.
  • Jacob Leiser: Karl Friedrich Bahrdt, der Zeitgenosse Pestalozzi's, sein Verhältniss zum Philanthropinismus und zur neueren Pädagogik, Neustadt a.d.H. 1867
  • Gunter Muhlpfordt: Karl Friedrich Bahrdt und die radikale Aufklärung, en: Jahrbuch des Instituts fur deutsche Geschichte, vol. 5, Tel Aviv 1976, p. 49-100.
  • Gerhard Sauder und Christoph Weiß (eld.): Carl Friedrich Bahrdt (1740–1792). Röhrig, St. Ingbert 1992, ISBN 3-924555-97-4.
  • Hans-Helmut Lößl: Karl Friedrich Bahrdt an den Philanthropinischen Anstalten zu Marschlins und Heidesheim (1775–1779). Logos-Verlag, Berlin 1998, ISBN 3-89722-044-X.
  • Hermann-Peter Eberlein: Karl Friedrich Bahrdt und das Collegium Maius. En: Theologen in Erfurt, Wuppertal 2013, rubrikoj 22-30.

Eksteraj ligilojRedakti