Karl Friedrich Hermann

Karl Friedrich HERMANN (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1804 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 31-an de decembro 1855 en Göttingen) estis germana klasika filologo. Estante filo de libroeldonisto li nuptis en 1833 Helena Rebekka Claus (unu filino) kaj en 1835 Christiane Frieder (unu filo, du filinoj).

Karl Friedrich Hermann
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1804 (1804-08-04)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 31-an de decembro 1855 (1855-12-31) (51-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio • Grandduklando Frankfurto • Germana FederacioGermanio
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • universitata instruisto • klasikisto • klasika filologo
vdr

Vivo redakti

Post gimnazifrekventado en Weilburg li studis klasikan filologion inter 1820 kaj 1822 en Hajdelbergo (ĉe Friedrich Creuzer), ekde 1822 en Lepsiko (ĉe Gottlieb Hermann); en 1824 li doktoriĝis post defendo de la disertaĵo Specimen commentarii critici in Plutarchi de superstitione libellum. Habilitiĝo sukcesis en 1816 ĉe la Universitato de Hajdelbergo; en 1832 li orde ekprofesoris en Marburg kaj 1842 en Göttingen. Tie li ankaŭ responsis pri arkeologio.

Graveco redakti

Lia esploraj kampoj ampleksis la tuton de studoj pri antikva epoko. Li verkis la manlibron Handbuch der griechischen Staatsaltertümer vom Standpunkte der Geschichte entworfen (1831, ³1841 kaj ⁴1855; unua parto de lia Lehrbuch der griechischen Antiquitäten) - la dua kaj tria partoj estis Lehrbuch der gottesdienstlichen Altertümer der Griechen (1846) kaj Lehrbuch der griechischen Privataltertümer mit Einschluß der Rechtsaltertümer (1852). Liaj propraj esploroj (kiuj ja altvalorigis la menciitan manlibron) temis pri Lakonio, kriminala juro, justico (en Grekujo kaj speciale en Atiko), kronologio, helenaj historio, kulturo kaj kultaro. Plibonigita eldono de la becker-a verko Charikles (1854) ankaŭ apartenas al tiaj okupiĝoj.

Tamen kuŝis liaj plej gravaj atingoj en la kampo de helena kaj romia literaturoj. Hermann ne nur rafinis tekston de Platono (1851-52); lia laboraĵo Geschichte und System der platonischen Philosophie I (1839) estis la unua provo (alie ol Friedrich Schleiermacher kaj Friedrich Ast) ke la leganto komprenu la biografion/evoluon de la filozofo mem. Krom aliaj aferoj pri antikva filozofio gravegis eldonoj de verkoj de Aristofano kaj (kun komento) de Quomodo historia conscribenda sit de Luciano. (1828).

Rilate al romia literaturo li finis fare de Ulrich Friedrich Kopp ekigita eldono de Marciano Kapela (1836) kaj liveris argumentojn pri la aŭtentikeco de la leterinterŝanĝo inter Cicerono kaj Marko Bruto (1844-47). Krome Hermann montris la vojon je korekta ŝato de la manuskriptoj kaj skolioj de Aulus Persius Flaccus kaj Juvenalo: tion li kronis per kritika eldono de la satiroj de Persius, Juvenalo kaj Sulpicia (1854). Per laboraĵoj pri romiaj satiristoj kaj grekaj filozofoj (antaŭ ĉio pri Platono) Hermann iĝis gravega por la sekvinta generacio da esploristoj kaj ilia publika bildigo de la antikva mondo. Kompletan superrigardon pri la fascina antikva mondo oni gajnis danke al la verko Kulturgeschichte der Griechen und Römer kiu postmorte eldonitis fare de la disĉiplo Karl Gustav Schmidt, 1857-58).

Aliaj verkoj redakti

  • Antiquitatum Laconicarum libri quatuor, 1841
  • Disputatio de scholiorum usu et auctoritate in Persii satyris emendandis I. II, ĉe: Marburger Univ.-Progr. 1842
  • Lectiones Persianae, 1842
  • Epicrisis quaestionis de proedris apud Alhenienses, ĉe: Index scholarum in … Gotting. habendarum per semestr. hibern. 1843/44
  • Analecta de aetate et usu scholiorum Persianorum, 1846
  • Disputatio de codicibus Iuvenalis recte existimandis, 1847
  • Schediasmata de scholiorum ad Iuvenalem genere deteriore, ebd. per semestr. aestiv. 1849
  • Disputatio de syntelia in iure Graecorum publico, ebd. per semestr. hibern. 1853/54
  • Vindicae Iuvenaliae, 1854
  • Üb. griech. Monatskunde u. d. Ergebnisse ihrer neuesten Bereicherungen, ĉe: Abhh. d. Ges. d. Wiss. zu Göttingen 2, phil.-hist. Kl., 1845, p. 43-170, 213-15
  • Zur Rechtfertigung d. Ächtheit d. erhaltenen Briefwechsels zw. Cicero u. M. Brutus, ebd., p. 169-212, 3, phil.-hist. Kl., 1847, p. 143-242
  • Über Gesetz, Gesetzgebung u. gesetzgebende Gewalt im griech. Alterthume, ebd. 4, phil.-hist. Kl, 1849, p. 19-84
  • Über Grundsätze u. Anwendungen d. Strafrechts im griech. Alterthume, 1856, p. 267-321
  • Disputatio de terminis eorumque religione apud Graecos, ĉe: Göttinger Univ.-Progr. 1846
  • Disputatio de philosophorum Ionicorum aetatibus, 1849
  • Disputatio de Aeschinis Socratici reliquiis, ebd. 1850
  • Über d. Kunstsinn d. Römer u. deren Stellung in d. Gesch. d. alten Kunst, ĉe: *Progr. d. archäolog.-numismat. Inst. in Göttingen z. Winckelmannstag 1855
  • Ges. Abhh. u. Btrr. z. class. Lit. u. Alterthumskunde, 1849
  • Sechs akadem. Reden, 1852
  • Lukianus Schnellfuß (traduko), 1852

Fonto redakti

  • Baader, Gerhard, "Hermann, Carl Friedrich" cr: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 661-662 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti