Karl Friedrich Kurz

germana verkisto

Karl Friedrich KURZ (pron. KURC), (n. 23-an de septembro 1878 proksimie de Freiburg, Bremgarten, Markgräflerland en Germanio; m. 26-an de junio 1962) estis verkisto germana-svisa-nederlanda.

Karl Friedrich Kurz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1878 (1878-09-23)
en Freiburg
Morto 26-an de junio 1962 (1962-06-26) (83-jaraĝa)
en Norvegio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • prozisto vd
Laborkampo literary activity • prozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infanaĝe li kun siaj gepatroj translokighis al Baselo. Li volis iĝi pentristo kaj sinregistris en la akademio de Karlsruhe.

Sed la okazoj lin igis verkisto. Li vagis tra multaj mondopartoj Orienta Azio, Japanio, poste ekloĝis en Norvegio. Tie ĉi li verkis rakontojn en germana lingvo. Krom la verkisto HAMSUN lin influis en la fjordoj de Sogn kaj Sunnfjord la naturo kaj la vivo de la loĝantaro.

Liaj verkoj estis sukcesoj kaj grandnombre vendataj. 1934 li ricevis la Grandan Ŝiller-premion de la Svisia Ŝiller-fondaĵo Zuriko.

Unue li vivis proksime de Solund, poste apud Vadheim en Sognefjord, translokiĝis 1924 al Vårdal (Dalsfjorden) en Sunnfjord, kie li vivis ĝis 1950; tiam li forlasis sian familion kaj fortranslokiĝis al Nessjøen (Sotra) en Hordaland. Tie li restis ĝis la morto.

Preskaŭ ĉio de liaj postlasitaj notaĵoj perdiĝis.

Lia tombo estas en la tombejo de Holmedal (Dalsfjorden), Sunnfjord.

Rakontoj redakti

  • »De Nilo al Fuĝijamo« (»Vom Nil zum Fujijama«, 1910; lia unua verko)
  • »Kohana. Japana am-idilio« (»Kohana. Japanisches Liebesidyll«; eldonejo HUBER en Frauenfeld kaj Leipzig, 1910)
  • »Noktmeza suno kaj nordlumo»« (»Mitternachtsonne und Nordlicht«, 1914)
  • »Mastroj de la fjordo« (»Herren vom Fjord«, eldonejo WESTERMANN, 1947; tradukiĝis ankaŭ al la norvega, de Heidi HELLE kaj Rolf LOSNEGÅRD: »Herskap ved fjorden«, ISBN 978-82-7959-033-0)
  • »En reĝregno Mjelviko« (»Im Königreich Mjelvik«, eldonejo WESTERMANN, 1930)
  • »Tyra, la insulo fabela« (»Tyra,die Märcheninsel«, eldonejo WESTERMANN, 1935)
  • »Filo de la maro« (»Der Sohn des Meeres«, 1937)
  • »Benita mensogulo« (»Ein gesegneter Lügner«, 1938)
  • »Revo kaj celo« (»Traum und Ziel«, eldonejo Dt. Buch-Gemeinschaft, 1940; por tiu ĉi rakonto li 1934 ricevis la Grandan ŜILLER-premion de la Svisia ŜILLER-fondaĵo Zuriko)
  • »La servistino de s-ro ERLING« (»Herr Erlings Magd«, eldonejo WESTERMANN, 1947)
  • »La fantoma kaleŝo« (»Die Geisterkutsche«, eldonejo WESTERMANN, 1953)

Fontoj redakti

Karl Friedrich KURZ: »Herskap ved fjorden«. traduko el la germana al la norvega, de Heidi HELLE kaj Rolf LOSNEGÅRD.

Norvald TVEITT: »Fra gull til grønne skoger« - (»From gold to green forests« (vd. Erik Grant Lea)).

Intervjuoj kun loĝantoj de Vårdal, Sunnfjord kaj Nessjøen, Sotra v/ Frode Inge HELLAND.