Karl Georg HA(A)SE (naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1786 en Vajmaro, mortinta la 30-an de januaro 1862 samloke) estis germana juristo, urba direktoro kaj ĉefurbestro de Vajmaro.

Karl Georg Hase
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1786 (1786-01-01)
Morto 1-an de januaro 1862 (1862-01-01) (76-jaraĝa)
Profesio
Okupo juristoadvokato • local government official vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hasenwäldchen - eta arbara parko en la vajmara sudo - portas la nomon de tiu ĉi ne malgrava vajmara urbestro
Tombo de Karl Georg Hase

Vivo redakti

Hase estis ekde 1808 kortega advokato.[1] Tial li ankaŭ renkontis Goeton. Hase fare de Goeto ofte menciitis, ankaŭ en kuntekstoj nedeĵoraj. Ekzemple estas atesto pri la tago 30.3.1826 kiam en la goeta hejmo gastis kaj Hase kaj Johann Peter Eckermann.[2] Aliafoje Hase eĉ taksatis poeto, kiam oni kantis en la goeta domo kaj recitis poemojn je honoro de ties 50-a datreveno alventaga.[3] Tio oftis dum goetaj naskiĝtagoj.[4]

Kiel ĉefurbestro Hase deĵoris en Vajmaro inter 1838 kaj 1850. Ekde 1841 li ankaŭ estis landa direktoria konsilisto. La emeritiĝo estis en 1851. Tiutempe estis la multon ŝanĝantaj konstruo kaj pligrandigo de la fervoja liniaro. Kune kun Lorenz Oken li batalis por parollibereco kaj kontraŭ presadlimigoj en 1818 en Vajmaro,[5] eble pro Wartburgfesto de 1817 kaj ties konsekvencoj. Ankaŭ pli malfrue Hase enĝaĝiĝis kontraŭ cenzuro kaj en 1831 li konkrete portis tian peticion antaŭ la vajmaran landan parlamenton.[6] Dum lia regado komenciĝis la t.n. arĝenta epoko de Vajmaro. En 1848 li kreis burĝan milicon.[7] Hase estis ekde 1831 estro de Legadmuzeo.[1] Lin posteulis urbestrece Wilhelm Christian Friedrich Bock (1851-1866). En 1832 Hase verkis pri la vajmara parlamento.[8] Lia tomo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara. Lia edzino estis Henriette Thumhard (1793-1875).[9]

Parkaj honoroj redakti

Je lia honoro kreitis en la vajmara sudo la arbara parketo Hasenwäldchen.[10] La registro Weimarisches Staatshandbuch de 1855 titolis Hase Ober-Bürgermeister und Stadtdirektor mit den Rechten und Prärogativen eines wirklichen Rathes kaj portanto de gravaj ordenoj.[11]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 https://ores.klassik-stiftung.de/ords/f?p=403:3:::NO:RP:P3_QUELLE,P3_ID:620,50492
  2. Goethes Gespräche Biedermannsche Ausgabe, vol. 3/2: Gespräche der Jahre 1825–1821, eldonis Wolfgang Herwig, München 1998, p. 32.
  3. Herwig 1998, p. 848
  4. https://zs.thulb.uni-jena.de/receive/jportal_person_00042971
  5. https://zs.thulb.uni-jena.de/receive/jportal_person_00062690;lang=en
  6. Karl Georg Hase: Für die Petition an den Landtag zu Weimar, die unbeschränkte Preßfreiheit, mit Vorbehalt eines freisinnigen Preßgesetzes auf den Grund eines Geschwornengerichts u. d. Öffentlichkeit der Landtagssitzungen Betr., Fromann, Jena 1831.
  7. Bekanntmachung Indem wir den ... Bürgern und Einwohnern für den geleisteten Beistand ... unsern Dank aussprechen ... Aufforderung zu Bildung einer Bürgergarde ... Weimar, am 9. März 1848.
  8. Karl Georg Hase: Der Weimarische Landtag von 1832, Jena 1832.
  9. https://billiongraves.de/grave/Karl-Georg-Hase/31055617
  10. Hases Ruh, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 189.
  11. Weimarer Staatshandbuch von 1855, p. 309.

Eksteraj ligiloj redakti