Karl Gutzkow

Karl Ferdinand GUTZKOW (naskiĝinta la 17-an de marto 1811 en Berlino, mortinta la 16-an de decembro 1878 en Frankfurt-Sachsenhausen) estis germana verkisto.

Karl Gutzkow
Carl Gutzkow 19c.jpg
Persona informo
Naskonomo Karl Ferdinand Gutzkow
Aliaj nomoj Leonhard Falk • Karl Gutzkone • E. L. Bulwer
Naskiĝo 17-an de marto 1811 (1811-03-17)
en Berlino
Morto 16-an de decembro 1878 (1878-12-16) (67-jara)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de HajdelbergoFriedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • romanisto • dramaturgo • literaturkritikisto
Information icon.svg
vdr
Karl Gutzkow en 1844
Tombo lia sur la frankfurta ĉeftombejo

VivoRedakti

Filo de servisto de princo Vilhelmo, kiu poste havis malsuperan postenon en la ministerio pri milito, studis ĉe la universitato de Berlino filozofion kaj teologion kaj dediĉis sin frue, impresite per la okazitaĵoj de la Franca revolucio de 1830, je publicistiko. Li povis gajni la favoron de Wolfgang Menzel kaj iĝis kunlaboranto ĉe ties gazeto »Literaturblatt« (1832 ĝis 1834), pro kio li translokiĝis por kelke da tempo al Stuttgart. Ankaŭ per ampleksaj, propraj laboraĵoj li baldaŭ furoris, unue per novelsimilaj tiutempaj observoj ĉe »Briefen eines Narren an eine Närrin« (Hamburg 1832), poste per romano kun malmultaj aludoj akutalaj »Maha-Guru, Geschichte eines Gottes« (Stuttgart 1833) kaj per la spritaj eseoj »Öffentliche Charaktere« (Hamb. 1835). Kvankam Gutzkow montris sian poetistan talenton en kelkaj de siaj unuaj noveloj »Novellen« (Hamburg 1834) kaj per la (nerealigebla) dramo »Nero« (Stuttgart 1835), li tamen preferis tiutempe ĵurnalistaĵojn (kia fazo daŭris ĝis ĉ. 1839). Li iĝis aŭtomate unu el la parolportantoj de la movado Juna Germanujo kiu ekde la komenco de la 1830-aj jaroj havis la taskon veki politikan sintenon kaj propagandi liberalajn ideojn. La literaturo ne postrestu la tempon tiom rapide ŝanĝantan, speciala koncerne la socialan vivon. En tiu ĉi senco verkis Gutzkow, kiu intertempe estiĝis studento pri juraj kaj ŝtataj sciencoj en Frankfurto kaj ekestris en 1834 la redakcion de »Literaturblatt«/»Phönix«, sian antaŭparolon al la schleiermacher-a verko »Briefen über Schlegels Lucinde« (Hamburg 1835), krome »Soireen« (Frankfurt a. M. 1835) kaj la romanon »Wally, die Zweiflerin« (Mannheim 1835). Kelkajn voluptaĵojn kaj religie liberpensotaĵojn de la malgrava romano prenis dankeme Wolfgang Menzel por povi ataki Gutzkow, kun kiu li malamikiĝis. La atakoj sukcesis kaj ne nur la verko »Wally« konfiskitis sed ĝia aŭtoro malliberigitis por la daŭro de tri monatoj en Mannheim en la jaro 1835-a. Samtempe lia estonteco minacitis per la malpermeso de ĉiuj antaŭaj kaj malantaŭaj verkoj. Li ankaŭ ne plu rajtis redaktisti en Germanujo. Gutzkow provis energie kaj konvinkite malakcepti tian kruelan sortobaton sed tamen restis malfido je ĉiuj homoj ĉe kaj hipoĥondrio ĉiam flaranta malamikecon. Tio malfaciligis ege la reston de lia vivo.

En 1836 li edziĝis akj en 1837 li translokiĝis al Hamburgo por ĉefredaktisti la de li fundita gazeto »Der Telegraph«; tie li restis ĝis 1842 ĉefe pro la amikeco de la sprita virino Therese von Bacheracht, kiun li tamen ne nuptis post la morto de la edzino en 1848. Tiujn ĉi jarojn Gutzkow tre fruktodone aktivis literature-publiciste; aperis la rapidege en Mannheim skribita verko »Zur Philosophie der Geschichte« (Hamburg 1836); »Zeitgenossen, ihre Tendenzen, ihre Schicksale, ihre großen Charaktere« (Stuttgart 1837); la kontraŭ Görres verkita broŝuro »Die rote Mütze und die Kapuze« (Hamburg 1838); »Götter, Helden und Don Quixote« (Hamburg 1838); esearo kontraŭ Menzel, la blindan Goeto-malŝatanton, »Goethe im Wendepunkt zweier Jahrhunderte« (Berlino 1836) kaj la panegiro»Börnes Leben«, kun antaŭparolo kontraŭheine-a (Hamburg 1840).

Orientiĝo lia je pli poeta verkado senteblas jam en la romano »Seraphine« (Hamburg 1838) kaj en la satira kaj arabeska historio »Blasedow und seine Söhne« (Stuttgart 1838-39). Per la tragedio »Richard Savage« (1839) komenciĝis tre daŭripova drama periodo kiu tre popularigis lin. En 1842 li ekloĝis en Frankfurto, en 1846 en Dresdeno kie li loĝis multe verkante ĝis 1861. Inter 1847-49 li estis dramaturgo ĉe la Dresdena kortega teatro; en 1850 li la duan fojon edziĝis kaj inter 1852-62 li estis la de li fondita gazeto »Unterhaltungen am häuslichen Herd«. En 1861 li translokiĝis, estante unua sekretario ege laborema de la Germana Ŝilero-fondaĵo, al Vajmaro kiun taskon li forlasis jam en novembro 1864. Ofendita li estis kaj tiom ekscitita ke li provis sinmortigi lin en februaro 1865 en Friedberg. Li savitis kaj decidis rekomenci la verkadon. Inter 1868 kaj 1873 li vivis en Berlino.

Ofte revenantaj nervodoloroj necesigis vintran restadon en Italujo (1873/74); inter 1874-77 li troviĝis en Heidelberg. Lastatempe la korpe malforta kaj pli kaj pli izolita ulo loĝis en Sachsenhausen. Inter la poetaj verkoj li daŭre publikigis ĵurnalismaĵojn, ekz. »Briefe aus Paris« (Leipzig 1842), »Deutschland am Vorabend seines Falles und seiner Größe« (Frankfurt 1848), »Vor- und Nachmärzliches« (Leipzig 1850), »Lebensbilder« (Stuttgart 1870), la aforismojn »Vom Baum der Erkenntnis« (Stuttgart 1873) kaj »In bunter Reihe«, Briefe und Skizzen (Berlino 1877).

Lia lasta skribitaĵo polemika »Dionysius Longinus, oder über den ästhetischen Schwulst in der neuern deutschen Literatur« (Stuttgart 1878) estis la elfluaĵo de amareco dum longa tempo kunigita kiu jam anoncis sin en la aŭtobiografio »Rückblicke auf mein Leben« (Berlino 1875), kontinuigaĵo de la freŝaj/amindaj notoj »Aus der Knabenzeit« (Frankfurt a. M. 1852).

GravecoRedakti

La vera graveco de Gutzkow por la germanlingva literaturo baziĝas sur la pli longaj dramoj kaj romanoj. Li donacis al la germanaj teatroj kelkajn teatraĵojn kiuj eĉ hodiaŭ videblas: la bone trafanta historia komedio »Zopf und Schwert« (1844), »Das Urbild des Tartüffe« (1847) kaj la en multaj fremdaj lingvoj tradukita aĵo pri konscienca libereco »Uriel Acosta«. Aplaŭditis tre ankaŭ la komedio »Der Königsleutnant« (1849), bedaŭrinde kun malbona ena portreto de Goeto. La furoro pli ŝuldiĝas al la aktora parado-rolo de la grafo de Thorane.

Inter la aliaj dramoj, kiuj (parte) malgraŭ bonaj flankoj, pli malsukcesis menciindas »Werner, oder Herz und Welt« (1840), »Die Schule der Reichen«, Schauspiel (1841), »Patkul«, tragedio (1842), »Der 13. November«, tragedio (1842), »Ein weißes Blatt« (1843), »Pugatscheff«, tragedio (1846), »Jürgen Wullenweber«, tragedio (1848), »Liesli«, tragedio popola (1852), »Philipp und Perez«, tragedio (1853), »Ottfried« (1854), »Lenz und Söhne, oder die Komödie der Besserungen«, komedio (1855), »Ella Rosa« (1856), »Lorbeer und Myrte«, komedio (1856), »Der Gefangene von Metz«  (1870), »Dschingischan«, komedio (1876).

Eĉ pli rekte li priskibis sian tempon en la du grandaj romanoj »Die Ritter vom Geiste« (Leipzig 1850-52) kaj »Der Zauberer von Rom« (Leipzig 1858-61), kiuj ege furoris iam. »Die Ritter vom Geiste« rakontas la politikan restarigon post 1848 en forte kaj akre priskribitaj personoj, »Der Zauberer von Rom« la ultramontanismulojn kaj la katolikan Germanujon kies gravecon Gutzkow tre frue ekkonis. Ekster pli malgrandaj rakontaĵoj li verkis ankoraŭ plurajn grandajn romanojn: »Hohenschwangau« (Leipzig), bildon de Reformacio; la rememoran romanon »Fritz Ellrodt« (Jena 1872); »Die Söhne Pestalozzis« (Berlino 1870); »Die neuen Serapionsbrüder« (Vroclavo 1877), kiu malgraŭ kelkaj spritaĵoj forme malalogas.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 553-555 (tie ĉi interrete)

LiteraturoRedakti

  • Rudolf von Gottschall: Ein Wort am Grabe Karl Gutzkow's, in: Die Gartenlaube. Illustrirtes Familienblatt. Jahrgang 1879. Ernst Keil, Leipzig 1879, p. 15–16.
  • Heinrich Hubert Houben: Karl Gutzkows Leben und Schaffen. Leipzig: Hesse [1908].
  • Eduard Metis: Karl Gutzkow als Dramatiker. (Mit Benützung unveröffentlichter Stücke.) Stuttgart: Metzler 1915. (Breslauer Beiträge zur Literaturgeschichte. N.F. Heft 48.)
  • Ludwig Maenner: Karl Gutzkow und der demokratische Gedanke. München u. Berlin: Oldenbourg 1921. (Historische Bibliothek. Bd. 46.)
  • Peter Hasubek: Karl Gutzkows Romane „Die Ritter vom Geiste“ und „Der Zauberer von Rom“. Studien zur Typologie des deutschen Zeitromans im 19. Jahrhundert. Hamburg 1964.
  • Eitel Wolf Dobert: Karl Gutzkow und seine Zeit. Bern, München: Francke 1968.
  • Rainer Funke: Beharrung und Umbruch. Karl Gutzkow auf dem Weg in die literarische Moderne. Frankfurt a. M., Bern, New York, Nancy: Lang 1984. (Tübinger Studien zur deutschen Literatur. Bd. 8.)
  • Erwin Wabnegger: Literaturskandal. Studien zur Reaktion des öffentlichen Systems auf Karl Gutzkows Roman „Wally, die Zweiflerin“ (1835–1848). Würzburg: Königshausen + Neumann 1987. (Poesie und Philologie. Bd. 1.)
  • Gert Vonhoff: Vom bürgerlichen Individuum zur sozialen Frage. Romane von Karl Gutzkow. Frankfurt a. M., Berlin, Bern, New York, Paris, Wien: Lang 1994. (Historisch-kritische Arbeiten zur deutschen Literatur. Bd. 15.)
  • Erich Fritscher: Karl Gutzkow und das klassizistische Historiendrama des 19. Jahrhunderts. Studien zum Trauerspiel Philipp und Perez. Tübingen: Narr 1996. (Mannheimer Beiträge zur Sprach- und Literaturwissenschaft. Bd. 30.)
  • Roger Jones / Martina Lauster (eld): Karl Gutzkow. Liberalismus – Europäertum – Modernität. Bielefeld: Aisthesis Verl. 2000. (Vormärz-Studien. VI). ISBN 3-89528-242-1
  • Gustav Frank / Detlev Kopp (eld): Gutzkow lesen! Beiträge zur Internationalen Konferenz des Forum Vormärz Forschung vom 18. bis 20. September in Berlin. Bielefeld: Aisthesis Verl. 2001. (Vormärz-Studien. VIII.) ISBN 3-89528-325-8
  • Ute Promies: Karl Gutzkow – Romanautor und kritischer Pädagoge. Bielefeld: Aisthesis Verl. 2003. ISBN 3-89528-388-6
  • Gisela Richter: Karl Gutzkow 1811–1878. Erzähltheoretische Untersuchungen. Bern [usw.]: Lang 2007. (Narratio. Bd. 18.) ISBN 978-3-03911-219-7
  • Wolfgang Rasch (eld.): Karl Gutzkow. Erinnerungen, Berichte und Urteile seiner Zeitgenossen. Eine Dokumentation. Berlin, New York: de Gruyter 2011. ISBN 978-3-11-020252-6
  • Wolfgang Lukas u. Ute Schneider (eld.): Karl Gutzkow (1811–1878). Publizistik, Literatur und Buchmarkt zwischen Vormärz und Gründerzeit. Wiesbaden: Harrassowitz 2013. (Buchwissenschaftliche Beiträge. Bd. 84.) ISBN 978-3-447-06980-9
  • Walter Hömberg: Zwischen Politik, Poesie und Publizistik. Karl Gutzkow als Zeitschriftsteller. In: Arnulf Kutsch et al. (Hrsg.): Kommunikation über Grenzen. Studien deutschsprachiger Kommunikationswissenschaftler zu Ehren von Prof. Dr. Joan Hemels. Berlin: LIT 2014, p. 161–187. ISBN 978-3-643-12563-7

Eksteraj ligilojRedakti