Karl Heinrich von Lang

Karl Heinrich von LANG (naskiĝinta la 7-an de julio 1764 en Balgheim, mortinta la 26-an de marto 1835 sur sia bieno ĉe Ansbach) estis germana historiisto kaj verkisto.

Karl Heinrich von Lang
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1764 (1764-06-07)
en Balgheim
Morto 26-an de marto 1835 (1835-03-26) (70-jaraĝa)
en Ansbach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto de regiono • historiistoarkivistopolitikistopublikigistoverkisto
vdr

Vivo redakti

Lang studis ekde 1782 jursciencojn en Altdorf kaj ekdeĵoris ĉe la grafoj de Wallerstein. En 1789 li iĝis privata sekretario ĉe la legato de Virtembergo en Vieno. Poste li studis inter 1791 kaj 1793 historion en Göttingen kaj nomumitis fare de ministro Karl August von Hardenberg arkivisto sekreta ĉe Plassenburg en la jaro 1795. Post kiam li asistis kiel prusa delegitara sekretario ĉe la Kongreso de Rastatt en 1797, li iĝis en 1799 konsilisto pri aferoj militaraj kaj ŝtatposedaĵaj en Ansbach. En 1806 li iĝis direktoro de la provizora ĉambra kolegaro kaj de la Regna arkivo en Munkeno en 1811. En 1815 li revenis kiel distriktestro al Ansbach kaj retiriĝis en la jaro 1817.

Verkoj redakti

  • »Historische Entwickelung der deutschen Steuerverfassung« (Berlino 1793)
  • »Historische Prüfung des vermeintlichen Alters der deutschen Landstände« (Göttingen 1796)
  • »Neuere Geschichte des Fürstentums Bayreuth« (Göttingen 1798–1811, 3 Bde.)
  • »Annalen des Fürstentums Ansbach unter der preußischen Regierung« (Frankf. 1806)
  • »Bayrische Jahrbücher von 1179–1294« (Augsburg 1816, 2. Aufl. 1824)
  • »Adelsbuch des Königreichs Bayern« (München 1816, 2. Aufl. 1820)
  • »Geschichte der Jesuiten in Bayern« (Nürnberg 1819)
  • »Geschichte Ludwigs des Bärtigen, Herzogs zu Ingolstadt« (Nürnberg 1821)
  • »Regesta sive rerum Boicarum autographa« (München 1822–28, 4 vol.; kontinuigite fare de Freyberg kaj Rudhart).
  • La humurplena verko »Hammelburger Reisen in elf Fahrten«, bildoj el germana etŝtateco (München 1818–33) kaj la postmortaj eldonitaj rememoroj »Memoiren des Ritters von L.« (Braunschweig 1842, 2 vol.) ja furoris sed ne estas objektivaj historiaj fontoj.

Fontoj redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Lepsiko 1908, p. 162, (ĉi tie interrete)