Karl Hugo STRUNZ (24a de Februaro 1910 – 19a de Aprilo 2006) estis germana mineralogo. Li estas konata ĉefe pro la kreado de la Klasigo de Nickel-Strunz, nome naŭa eldono kiu estis publikigita kune kun Ernest Henry Nickel.[1][2]

Karl Hugo Strunz
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1910 (1910-02-24)
en Weiden
Morto 19-an de aprilo 2006 (2006-04-19) (96-jaraĝa)
en Unterwössen
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitatoTeknologia Universitato Munkeno
Okupo
Okupo mineralogo • universitata instruisto
vdr

Post gradiĝi en Munkeno, li ricevis stipendion por esplorado en la Viktoria Universitato (Manĉestero, Anglio) kie li laboris kun William Lawrence Bragg. Li poste iris al la Instituto pri Teknologio Zuriko (Svisio), kie li estis helpanto de Paul Niggli.[1] En 1937 Strunz iris al la Mineralogia Muzeo de la Museum für Naturkunde (Berlino, Germanio), kie li estis helpanto de Paul Ramdohr. Du jarojn poste, en 1939, li estis nomumita profesoro de la 'Friedrich-Wilhelm Universitato', nuntempa Humboldt Universitato en Berlino.[1] Li tenis tiun tiun postenon post la fino de la Dua Mondmilito en 1946. En 1946 li translokiĝis al la Universitato de Regensburg kie li establis departamenton por mineralogio kaj geologio.[1] En 1951 li estis nomumita profesoro de la Teknologia Universitato Berlino, kie li establis departamenton por mineralogio. Li tenis tiun postenon ĝis iĝi emerita profesoro en 1978.[1]

Strunz disvolvis klasigon por mineraloj kiu estas bazita sur ilia kemia kompono kaj ilia kristala strukturo, nune konata kiel Klasigo de Nickel-Strunz.[2] Ĝi estis por la unua fojo publikigita en 1941. Grava revizio estis publikigita en 1966 kun Christel Tennyson. La 9a eldono estis publikigita en 2001 kun Ernest Henry Nickel.[2]

Strunz estis fondinta membro de la Internacia Mineralogia Asocio, kaj estis estro de la Mineral Data Commission inter 1958 kaj 1970. Li publikigis ĉirkaŭ 200 sciencajn artikolojn kaj multajn librojn, ĉefe pri minerala klasifiko kaj kristala kemio.[2] Li faris multajn sciencajn ekspediciojn al plej landoj de Eŭropo, Madagaskaro, Namibio, Zimbabvo kaj Tanzanio.

Kelkaj publikaĵoj redakti

  • Strunz, Karl Hugo (1937). “Zur Klassifikation der Silikate”, Fortschritte der Mineralogie 22. 
  • Strunz, Karl Hugo. (1941) Mineralogische Tabellen. Becker und Erler, p. 295.
  • Strunz, Karl Hugo (1948). “Zur Klassifizierung der Mineralien auf kristallchemischer Grundlage”, Fortschritte der Mineralogie 27, p. 32. 
  • Strunz, Hugo. (2001) Strunz mineralogical tables : chemical-structural mineral classification system, 9‑a eldono, Stuttgart: Schweizerbart. ISBN 978-3-510-65188-7.


Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Hannah, Val. Professor Hugo Strunz and his system of classifying minerals. mineral.org.au. Alirita 20a de Januaro 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Hugo Strunz. The shoulders on which we stand. tuberlin. Alirita 20a de Januaro 2013.
Arkivigite je 2012-01-17 per la retarkivo Wayback Machine