Karl JAX (naskiĝinta la 25-an de novembro 1885 en Linz, mortinta la 10-an de februaro 1968 en Innsbruck) estis aŭstra filologo kaj pedagogo.

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Akademia gimnazio de Linz li studis ĉe la Universitato de Innsbruck klasikan filologion, historion kaj arkeologion ĉe Ernst Kalinka, Anton Zingerle, Friedrich Stolz, Alois Walde kaj Rudolf von Scala. En februaro 1910 li ricevis gimnazian instruadlicencon kaj ekigis provperiodon instruistan en Innsbruck kaj Linz. Doktoriĝo lia sukcesis en oktobro 1910. Lia unua memstara deĵorloko iĝis en 1911 la nehumanisma gimnazio en Kufstein. En 1921 oni venigis lin instruonta al Innsbruck.

Paralele al lernejaĵoj Jax neniam neglektis sciencan esploradon kaj en 1933 li habilitiĝis en Innsbruck komenconte prelegadi ĉe la altlernejo. En aŭtuno 1936 li posteulis la katedestron Julius Jüthner; car temis pri unua vokiĝo li iĝis nur eksterorda profesoro. Orda profesoreco ne venis antaŭ la 30.10.1945. Inter 1946 kaj 1947 Jax estis senatoro kaj inter 1947 kaj 1949 dekano de la faultato pri filozofio. Emeritiĝo estis en 1957.

Graveco redakti

Akademie li havis tri fokusojn: metodiko de instruado; latinaj gramatiko kaj stilistiko; realaĵoj de la ĉiutaga vivo en la Grek-romia antikvo. Memkompreneble heredis li tiujn ĉi interesojn el liaj praktikaj jaroj ĉe lerneja servo.

Ĝenerale Jax strebis plenumi ĉiam eksteruniversitatajn dezirojn venantajn ekz. el la lernejoj kaj de neakademia publiko interesiĝanta pri antikvaj kulturoj. Krom eseoj pri realaĵoj antikvaj li skribis Lateinisches Übungsbuch (unua eldono en 1924 en Vieno; kvina eldono en 1956). Kun sia instruisto Ernst Kalinka li kreis Kurzgefaßte lateinische Sprachlehre mit Übungsstücken (1924).

Ekde 1945 li estis honora membro de la katolika korporacio KÖHV Alpinia Innsbruck ene de Österreichischer Cartellverband.

Literaturo redakti

  • Robert Muth (eld.): Natalicium Carolo Jax septuagenario a.d. VII. kal. Dec. MCMLV oblatum. Innsbruck 1955.
  • Robert Muth: Karl Jax zum 80. Geburtstag. Ĉe: Acta philologica Aenipontana. Volumo 2 (1967), p. 17–25 (kun listo de bildoj kaj verkoj).

Eksteraj ligiloj redakti