Karl Kautsky

ĉeĥa filozofo kaj politikisto

Karl Johann KAUTSKY, esperantigita Karlo Kaŭcko (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Prago, mortis la 17-an de oktobro 1938 en Amsterdamo) estis ĉeĥa filozofo kaj politikisto de parte aŭstra-germana etneco. Lia patrino Minna (naskonomo Jaich) estis aŭstra aktorino kaj verkistino, lia patro Jan Kautsky ĉeĥa teatra pentristo.

Karl Kautsky
Persona informo
Karl Kautsky
Naskiĝo 16-an de oktobro 1854 (1854-10-16)
en Prago
Morto 17-an de oktobro 1938 (1938-10-17) (84-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Westerveld vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioGermana RegnoGermanio vd
Alma mater Universitato de VienoAkademisches Gymnasium (Vieno) • Stiftsgymnasium Melk vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Karl Kautsky
Familio
Dinastio Kautsky vd
Patro Johann Kautsky vd
Patrino Minna Kautsky vd
Edz(in)o Luise Kautsky • Louise Kautsky vd
Infanoj Karl Kautsky • Benedikt Kautsky • Felix Kautsky • Sophie Kautsky vd
Profesio
Okupo politikistofilozofoekonomikistoĵurnalisto vd
Laborkampo ekonomikohistoriofilozofiopolitikomarksismo vd
Verkado
Verkoj Die Vorläufer des neueren Sozialismus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[1].

Kautsky forte kontraŭis la etnan diskriminacion en la habsburga regno. En Germanio li aktivis en la socialdemokrata movado. Post la unua mondmilito kaj la Novembra Revolucio li estis vicsekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj kaj estro de la "sociiga komisiono" (Sozialisierungskommission). Li estis amiko de Roza Luksemburg.

Pro la germana naziismo li elmigris al Nederlando, kie li mortis en 1938.

Detaloj redakti

Lia nomo aperas (en la formo kaŭcki) en la esperanta kanto Hamburgen[2].

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.
  2. Renato Corsetti. Hamburgen. kontakto. edistudio.