Karl Auguste OFFMAN (naskiĝis la 25-an de novembro 1940 - 12-an de marto 2022) estis maŭricia politikisto. Li estis la tria ŝtata prezidanto de la respublika insula ŝtato Maŭricio en la Hinda Oceano, kaj oficis inter februaro 2002 kaj oktobro 2003.

Karl Offmann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1940 (1940-11-25)
en Portluiso
Morto 12-an de marto 2022 (2022-03-12) (81-jaraĝa)
en Portluiso
Ŝtataneco Maŭricio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Post kiam du ŝtataj prezidantoj de Maŭricio forlasis sian postenon pro sia malkonsento subskribi kaj oficialigi tre malsamopinie pridiskutitajn leĝon pri batalo kontraŭ terorismo, li elektiĝis ŝtata prezidanto de la 25-an de februaro 2002. Li plenumis la postenon, ĝis Paul Berenger elektiĝis ĉefministro kaj la 1-an de oktobro 2003 nomumis la politikiston Anerood Jugnauth nova ŝtata prezidanto.