Karl "Ŝinko" ROVE (Karl Kristjan Rov) (25-a de decembro 1950) estas partia strategiisto ĉe la Respublikana Partio de Usono.

Karl Rove
Persona informo
Karl Rove
Naskiĝo 25-an de decembro 1950 (1950-12-25) (73-jaraĝa)
en Denvero
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de UtahoUniversitato de Teksaso en AŭstinoUniversitato George Mason • Olympus High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto • lobiisto • politika strategiisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li instruis ĵurnalismon ĉe Lyndon B. Johnson School of Public Affairs kaj ĉe la Universitato Teksaso kaj estis prezidanto de la firmao Karl Rove and Company, kiu okupiĝis pri la publika laboro. Rove kunlaboras jam pli ol 30 jarojn kun la familio de George W. Bush kaj gvidis ĉiun elektan kampanjon de Bush.

Rove estas famigata pro sia politika sento kaj taktiko: tiel aperas ekzemple informoj pri la kontraŭuloj per anonimuloj aŭ per tria persono, kiel la fifama akuzo de Swift Boat Veterans (Boatistaj Veteranoj de la Vjetnama milito), kiuj akre atakis kontraŭulon de Bush, Kerry dum la elekta kampanjo en 2004.

Oni rigardas lin, kiel ekestigon de valoro-kampanjo en la baloto de 2004, kiu movigis milionojn da kristanoj por baloti al Bush. Li tiam eluzis la tiaman populariĝantan permeson de la samseksula edziĝo.

Bush nomumis lin en la balotvenka parolo de 2004 kiel arkitekton de sia balota venko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti