Malfermi la ĉefan menuon

Karl Schulze

germana esperantisto

Karl SCHULZE (nask. la 26-an de novembro 1910 en la urbeto Stollberg [ŝtolberg] en Saksio; mortis la 2-an de julio 1983 en Ützdorf ĉe Berlino) estis germana juristo kaj fervora tradukisto de beletro el la germana lingvo al Esperanto.

VivoRedakti

Schulze naskiĝis kiel tria filo de bakisto. Jam kiel lernejano li forte interesiĝis pri fremdaj lingvoj, kaj eĉ konatiĝis kun la lingvo Esperanto. Tamen, pro sia malbonaŭdo, li ne kuraĝis plistudadi fremdlingvojn post la abiturienta ekzameno en 1930. Anstataŭe li elektis juron kaj entrepren-ekonomikon kaj finis siajn studojn kun jura doktoriga disertacio en la universitato de Lepsiko pri kontroloj de bankoj je la 16-a de novembro 1935.[1]

En la postaj jaroj li laboris en la saksia urbo Chemnitz [kemnic] kiel oficisto en disktrikta konsilantaro. En 1939 li edzinigis sian kuzinon Käthe Knoll, kun kiu li poste havis du filinojn. Dum la Dua mondmilito li devis servi ĉe la orienta fronto (1942-1945), kaj post la milito li eklaboris kiel masonisto. Por trovi kontraŭpezon al tiu korpe pena laboro li intense studis la rusan lingvon, kaj laŭ la opinio de lia filino, Barbara Krone el Berlino, verŝajne tiu ĉi intenseco ankaŭ helpis al li interne prilabori kaj emocie transvivi kelkajn militajn travivaĵojn. Ekde 1951, Karl Schulze laboris dum 22 jaroj en la jura fako de ŝtata oficejo. En 1952, li translokiĝis al Berlino, apud la profesio laboris kiel tradukisto de la rusa, kaj krome dum iom da tempo okupiĝis pri la rumana kaj la ĉeĥa lingvoj.

Esperanto-tradukadoRedakti

En 1965, post la oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko (GDR), komenciĝis lia tre intensa okupiĝo pri tiu ĉi lingvo. Li vizitis kurson, partoprenis en aranĝoj, prelegis, skribis artikolojn kaj recenzojn, kiuj aperis precipe en la periodaĵo "der esperantist" kaj la GDR-eldono de "Paco" - de ambaŭ li estis konstanta ĉefa kunlaborinta. Li krome fariĝis membro de la Centra Estraro de la Esperanto-Asocio de GDR kaj aktivis en la loka grupo "Prenzlauer Berg" de Berlino.[2]

Sed ĉefe li multe tradukis. Laŭ la eldiroj de lia familio, li uzis sian libertempon ekskluzive por Esperanto. La traduka laboro okupis la plej grandan tempon dum la lastaj dek ok jaroj de lia vivo; unue tio estis mallongaj tekstoj, rakontoj de GDR-verkistoj, sed ankaŭ verkoj de Thomas Mann kaj Bertolt Brecht; sekvis kvar romanoj (de Bruno Apitz, Bertolt Brecht, Arnold Zweig kaj Thomas Mann – vidu la liston malsupre), kaj, kiel lasta laboro, ambaŭ partoj de Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe.

La 2-an de julio 1983, li mortis neatendite, en Ützdorf (de 2004 parto de la komunumo Wandlitz) ĉe Berlino.

Listo de la tradukojRedakti

EldonitajRedakti

  1. 1974: Bruno Apitz: Nuda inter Lupoj, romano, 480 paĝoj (Edition Leipzig, 1974)
  2. 1977: Bertolt Brecht: Trigroŝa Romano, romano, 374 paĝoj (Edition Leipzig, 1977)
  3. 1999/2004: Johann Wolfgang von Goethe: Faŭsto, partoj unu kaj du, dramo. 1-a eld. Mondial Verlag Berlin, 1999, 208 p.; 2-a eld. Mondial, Novjorko, 2004, 568 p.)
  4. 2004: Thomas Mann: Lotte en Weimar, romano, Mondial, Novjorko, 2004, 448 p.

Ne jam eldonitaj (i.a.)Redakti

  1. Bertolt Brecht: Kalendaraj Rakontoj.
  2. Thomas Mann: Mario kaj la Sorĉisto. Novelo. 47 paĝoj
  3. Arnold Zweig: La Lukto pro la Serĝento Griŝa. Romano. 491 paĝoj.

Krome pli ol 500 paĝoj da rakontoj, "moderna literaturo el GDR" (laŭ la nekrologo) kelkaj el ili aperis en GDR-eldonoj de la revuo de Mondpaca Esperantista Movado (MEM), "Paco", kaj en "der esperantist" (ekzemple poemo de Johannes R. Becher en n-ro 4/1981 (108), p. 89-90).

ReferencojRedakti

  1. Die Aufsicht über die Kreditinstitute nach dem Reichsgesetz vom 5. Dezember 1934 (RGBl. I S. 1203). Dresden: Dittert 1935, 84 p.
  2. "der esperantist" 3/1983 (119), p. 62.

BibliografioRedakti

  • 1983: Nekrologo de "CE [t.e. Centra Estraro] de GDREA" [probable de ties "afergvidanto" Detlev Blanke] en "der esperantist" 3/1983 (119), p. 62.
  • 1982: Foto en "La Centra Estraro de GDREA" en "der esperantist" 3-4/1982 (113-114), p. 81, n-ro 42.

Eksteraj ligilojRedakti