Karl Vikas

aŭstra pentristo

Karlo VIKAS (naskiĝinta la 19-an de septembro 1875 en Ternitz/Malsupra Aŭstrio, mortinta en Krems la 30-an de aŭgusto 1934) estis aŭstria pentristo.

Karl Vikas
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1875 (1875-09-19)
en Ternitz
Morto 30-an de aŭgusto 1934 (1934-08-30) (58-jara)
en Krems
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Grenrikolto - pentraĵo de Darnaut, la instruisto de Vikas.
En Dürnstein okazis regulaj ekspozicioj de la artista societo "Wachauer Künstlerbund".

Kreada vivoRedakti

Li estis memkleriĝanta adepto de la pejzaĝa pentristo Hugo Darnaut (1851-1937), ĉar la mono por akademia trejnado ne sufiĉis. Kiel sukcesplena pentristo de pejzaĝoj kaj aĵpentraĵoj (muta naturo), ĉefe laŭ komisio, li povis permesi al si la akiron de domo en Mautern en la regiono Wachau, kie li vivis ĝis la morto.

Lia verko karakteriziĝis per realismaj idilioj kun impresionismaj momentoj enmiksitaj laŭ la tradicio de Emil Jakob Schindler. Vikas estis en la 1919-a jaro kunfondinto de la Wachauer Künstlerbund ("Societo de artistoj en Wachau"), kiu ekzistis ĝis 1978. Tiam la granda tempo de la Wachau-pejzaĝpentraĵo estis definitive for kaj la pavilono en la urboparko, konstruita kiel societejo, servas hodiaŭ kiel artgalerio.

Membroj de la artistaro Wachauer KünstlerbundRedakti

  • Otto Bestereimer (1900–1967)
  • Franz Vinzenz Dressler (1918–2002)
  • Traude Dressler (1922–2003)
  • Johann Nepomuk Geller (1860–1954)
  • Karl Götz (1873–1956)
  • Johann Gröll (1908–1979)
  • Josef Hauptmann (1852–1938)
  • Gottfried Hofmann (1894–1985)
  • Franz Kampas (1889–1950)
  • Liesl Kinzel (1886–1961)
  • Otto Luhde (1874–1957)
  • Walter Prinzl (1891–1937)
  • Hans Ranzoni der Ältere (1868–1956)
  • Rupert Schweiger (1922–1997)
  • Hermann Steininger (1915–2000)
  • Gustav Steinschorn (1895–1969)
  • Siegfried Stoitzner (1892–1976)
  • Emil Strecker (1841–1924)
  • Maximilian Suppantschitsch (1865–1953)
  • Franz Traunfellner (1913–1986)
  • Karl Vikas (1875–1934)
  • Anna Weber-Tischler (1881–1955)
  • Rudolf (Rudolph) Weber (Künstler) (1872–1949)
  • Franz Zelezny (1866–1832)
  • Eduard Zetsche (1844–1927)

Gasteksponintoj ĉe la artistaro Wachauer Künstlerbund (elekto)Redakti

  • Ferdinand Andri (1871–1956)
  • Charlotte Hampel (1863–1945)
  • Franz Bilko (1894–1968)
  • Wilhelm Frass (1886–1968)
  • Ernst Graner (1865–1943)
  • Anton Hlavaček (1842–1926)
  • Hugo Kirsch (1880–1948)
  • Wilhelm Legler (1875–1951)
  • Berthold Löffler (1874–1960)
  • Ernst Nepo (1895–1971)
  • Othmar Ruzicka (1877–1950)
  • Ernst Stöhr (1860–1917)

LiteraturoRedakti

  • H. u. R. Rathei: Karl Vikas, ein Maler der Wachau (1875-1934), 1994.
  • Wolfgang Krug: Wachau, Bilder aus dem Land der Romantik, Vieno 2003, ISBN 3-85498-316-6.
  • Wolfgang Krug: Karl Vikas, 2007.

LigilojRedakti