Karl von Vogelsang

aŭstra politikisto

Karl von Vogelsang (naskiĝinta la 3-an de septembro 1818 en Legnica, mortinta la 8-an de novembro 1890 en Vieno) estis aŭstra publicisto, juristo kaj socialreformanto.

Karl von Vogelsang

Vivo redakti

Post studo de juraj kaj ŝtataj sciencoj li ekdeĵoris por Prusio. Mallonge antaŭ 1848 li petis maldungiĝon post konvertiĝo je katolikismo. Pro diversaj problemoj naksiĝintaj per tio ĉi li forlasis Meklenburgion ironte al Suda Germanujo kaj poste Aŭstrion. Tie li eksetliĝis kaj restis ĝismorte.

Engaĝiĝinte politike jam en la revolucia 1848-a jaro li kontraŭbatalis kaj liberalismon kaj burokratismon. En Vieno li aniĝis al la partio konservema kaj klerikala farante grandajn studvojaĝojn kun la princo de Liĥtenŝtejno. Enkondukite de siaj favorantoj kaj amikoj en aristokratiajn rondojn li karieris danke al sia spriteco, sciencaj konoj kaj energiplena karaktero. Verkinte multajn artikolojn pri socialsciencaj kaj ekonomiaj problemoj li iĝis pioniro de efika socialreformo sur kristana bazo en Aŭstrio. Laŭ peto de grafo Leo von Thun und Hohenstein li eniris la redaktistaron de la plej grava konservema organo "Vaterland". En 1888 von Vogelsang fondis la monatperiodaĵon "Monatsschrift für christliche Socialreform", por kiu li ĉefredaktistis. Ankaŭ la spiritan gvidadon de "Vaterland" li kontinuigis ĝismorte.

Neŝanceliĝante pri siaj konvinkoj li famis kiel konfidinda ulo.

Honoroj redakti

Ĉiun duan jaron aljuĝata en Aŭstrio la Karl-von-Vogelsang-premio. En Vieno troviĝas la renoma organizaĵo Karl von Vogelsang-Institut zur Erforschung der Geschichte der christlichen Demokratie in Österreich kiu esploras la kristanan demokration.

Fonto redakti

Artikolo "Vogelsang, Karl Freiherr von" fare de Karl Weiß, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 40 (1896), p. 156 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti