Karlheinz Töchterle

Karlheinz TÖCHTERLE (naskiĝinta la 13-an de majo 1949 en Brixlegg/Distrikto Kufstein) estas aŭstra filologo klasika kaj politikisto. Inter la 21.4.2011 kaj la 15.12.2013 li estis federacia ministro pri sciencoj kaj esplorado de la Respubliko Aŭstrio.

Karlheinz Töchterle
Karlheinz Töchterle en 2012 dum premidisdono
Karlheinz Töchterle en 2012 dum premidisdono
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1949 (1949-05-13) (74-jaraĝa)
en Brixlegg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Okupo
Okupo politikisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr
Töchterle (la unua de maldekstre) en 2013 en Ĉilio kun la ministra kolego Nuno Crato el Portugalio

Vivo redakti

Karlheinz Töchterle studis ekde la vintra semestro 1969/70 ĉe la Universitato de Innsbruck la fakojn latina lingvo kaj germanistiko. Studvojaĝoj venigis lin ankaŭ al la altlernejoj de Konstanz kaj Padovo. En la jaro 1976-a li doktoriĝis per la tezo pricicerona Ciceros Staatsschrift im Unterricht. Du jaron poste li atingis la instrulicencon gimnazian pri la lingvoj latina kaj germana kaj bakalaŭriĝis. Per tezo pri la tragedio Oedipus de Seneko (Seneca – Ödipus) li habilitiĝis en la jaro 1986. Inter 1976 kaj 1997 li estis universitata asistanto ĉe la Instituo pri klasika filologio de la Universitato de Innsbruck. Gastdocentadojn li plenumis en Graz kaj Munkeno.

En la jaro 1997 Töchterle iĝis katedestro en Innsbruck; jam pli malfrue, inter 1987-89, li estis estinta ĉefo de la tutaŭstria studkomisiono pri klasikaj filologaĵoj. Töchterle estis inter 2000-2007 ĉefo de la nove fondita Instituto pri lingvoj kaj literaturoj kaj studĉefinspektanto de la Filologia-kulturscienca fakultato (ambaŭ en Innsbruck). Li estis, kolegiestro ĉe la Filozofia fakultato inter 1998-2004. De 2005-07 li estis studĉefinspektanto de la Filologia-kulturscienca fakultato.

Inter la 1.10.2007 kaj la 21.4.2011 li estis rektoro universitata. [1] La 14.12.2010 li reelektitis unuanime fare de universitataj konsilantaro kaj senato ĝis 2015.[2] Sed anoncitis en la 19.4.2011 ke li posteulos Beatrix Karl kiel ministro pri sciencoj kaj esplorado.[3] Sekve iĝis Tilmann Märk en la 21.4. provizore rektoro (definitive ekde la 13.12.2011).

Graveco scienca redakti

Liaj ĉefaj esplorpunktoj estas la antikva dramo, la literaturo de la romia imperiestra tempo, novlatina literaturo kaj didaktiko faka. Li pledis por mallibera altlernejaliro kaj studkotizoj. [4]. En 2011 li sukcese venigis la Boltzmann-instituto pri novlatinaj studoj al Innsbruck, kio estis la unua tutmonde laŭ sia speco.[5] Ekde 2015 li estas prezidanto de la Aŭstra esploradunuiĝo (Österreichische Forschungsgemeinschaft).

Politikaĵoj redakti

Krom sia deĵoro li engaĝiĝis ekologie en la landa politiko de Tirolo. Ĝis la rektoreco li estis, ekde 1992, ano de la komunuma konsilio de en Telfes im Stubai/Distrikto Innsbruck Land. Li estris la porĉirkaŭajkomisionon kaj estis ankaŭ kulturresponsulo. En 1994 li atingis deputitecon por la partio La Verduloj – La Verda Alternativo por la tirola landa parlamento; pro profesiaj kialoj li rezignis prie. Du jarojn poste likandidatis kontraŭ Johannes Voggenhuber por la ĉefa kandidateco por la Eŭropaj balotoj (1996). Tamen li mem neniam iĝis al iu partio politika. Töchterle kandidatis en 2013 por ÖVP,[6] por deputiteco en la Nacia Konsilio. Li gajnis multajn favorvoĉdonojn kaj iĝis parlamentano. Kiam ekklaris en la 12.12.2014 ke la nova federacia registaro rezignus kaj pri la instalo de aparta ministerio priesplorada Töchterle ege kritikis tian miopecon kulturan. I.a. ankaŭ la gazeto Profil tion. [7]

Privataĵoj kaj honoroj redakti

Töchterle estas edziĝinta kaj havas du filinojn. Li verkis plurajn bildlibrojn pri la valo Stubaital kaj pri Tirolo kaj engaĝiĝis multajn jarojn en la Kulturiniciativo Stubai. En blovmuzikkapelo li estis trumpetisto kaj flugilkornisto. Ekde gimnaziaj jaroj li estas membro de la katolika korporacio K.Ö.St.V. Sternkorona Hall ene de Mittelschüler-Kartell-Verband en Hall in Tirol.

En 2009 li ricevis la honormedalon Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich

Verkoj redakti

  • Ciceros Staatsschrift im Unterricht, Universitätsverlag Wagner Innsbruck 1978, ISBN 3-7030-0047-3
  • Stubai : ein Talbuch, Tyrolia-Verlag Wien/Innsbruck 1991 2. Auflage, ISBN 3-7022-1660-X
  • Tirol, Steiger Innsbruck 1993, ISBN 3-85423-114-8, zusammen mit Karl Defner
  • Lucius Annaeus Seneca: Oedipus – Kommentar mit Einleitung, Text und Übersetzung, Winter Heidelberg 1994, ISBN 3-8253-0120-6
  • Neustift im Stubaital – Heimat und Destination, Universitätsverlag Wagner Innsbruck 2008, ISBN 978-3-7030-0456-8, zusammen mit Luis Töchterle
  • Köpfe zwischen Krise und Karriere, Innsbruck Univ. Press 2010, ISBN 978-3-902719-80-5

Literaturo redakti

  • Wolfgang Kofler (Hrsg.): Gipfel der Zeit – Berge in Texten aus fünf Jahrtausenden (Karlheinz Töchterle zum 60. Geburtstag), Rombach Freiburg im Breisgau 2010, ISBN 978-3-7930-9636-8

Notoj redakti

  1. iPoint - das Informationsportal der Universität Innsbruck: Karlheinz Töchterle ist neuer Rektor der Universität Innsbruck, de la 8.8.2007
  2. ORF: Rektor Töchterle einstimmig wiedergewählt, de la 14.12.2010
  3. ÖVP-Team präsentiert: Kurz "außergewöhnliche Lösung" Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, de la 19.4.2011
  4. Tiroler Hochschulen wollen sich Studenten selbst aussuchen, de la 27.9.2010
  5. Karlheinz Töchterle: Parteiloser Grüner löst ÖVP-Ticket Arkivigite je 2015-01-07 per la retarkivo Wayback Machine, de la 19.4.2011
  6. Laŭ BMI
  7. Nachrichtenmagazin profil, Nr. 51, 16.12.2013, p. 40

Eksteraj ligiloj redakti