Karl Eugen de Virtembergo

duko de Virtembergo

Karl Eugen (en Esperanto do Karlo Eŭgeno; naskiĝis la 11-an de februaro 1728 en Bruselo; mortis la 24-an de oktobro 1793 en la urboparto Hohenheim de Ŝtutgarto) estis la dekdua duko de Virtembergo, oficiale 1737 ĝis 1793, sed reganta nur ekde 1744.

Karl Eugen de Virtembergo
Persona informo
Karl Eugen von Württemberg
Naskiĝo 11-an de februaro 1728 (1728-02-11)
en Bruselo
Morto 24-an de oktobro 1793 (1793-10-24) (65-jaraĝa)
en Hohenheim
Tombo palaco de Ludwigsburg vd
Loĝloko Stutgarto vd
Familio
Dinastio Dinastio Virtembergo vd
Patro Karlo Aleksandro de Virtembergo vd
Patrino Maria Augusta de Thurn und Taxis vd
Gefratoj Friedrich Eugen de Virtembergo • Ludwig Eugen de Virtembergo • Auguste Elisabeth de Virtembergo vd
Edz(in)o Elisabeth Friederike Sophie de Brandenburgio-Bayreuth • Franziska von Hohenheim vd
Infanoj Friedrich von Franquemont • Eleanore de Franquemont • Friederike de Virtembergo vd
Profesio
Okupo mecenatomonarko vd
Laborkampo nobelaro vd
Aktiva en Virtembergo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infanaĝo kaj edukado redakti

Duko Karl Eugen, kiu ĉiam nomis sin nur Karl, estis la plej aĝa filo de duko Karl Alexander kaj lia edzino Maria Augusta el la familio Thurn und Taxis. Post la frua morto de lia patro Karl Alexander, Karl supreniris la tronon jam en 1737 en la aĝo de naŭ jaroj, sed ĝis la plenaĝiĝo li nur rajtis regi sub la administrado de la dukoj Karl Rudolf von Württemberg- Neuenstadt kaj Karl Friedrich von Württemberg-Oels. La juna Karlo Eŭgeno kaj liaj du fratoj venis al la kortego de reĝo Frederiko la 2-a de Prusio por edukado al Berlino, ankaŭ por teni lin kaj liajn fratojn kiel eble plej malproksime de la influo de la Habsburgoj. Karl Eugen ricevis zorgan edukadon, lia muzikinstruisto estis Carl Philipp Emanuel Bach.

Lia privata edukisto kaj instruisto en Virtembergo estis la filozofo, matematikisto kaj teologo Georg Bernhard Bilfinger. En 1744, Karl Eugen estis deklarita jure plenaĝa kaj vere ekregis sian landon.

Frua regado redakti

Tuj post ekoficiĝo, la duko ordonis entombigi la korpon de Joseph Süß Oppenheimer, la financa konsilisto de lia patro, kiun post morto de la patro oni ekzekutis pro falsaj akuzoj kaj lasis la korpon en fera kaĝo dum ses jaroj kiel publika malkuraĝigo. Li ekdisputis kun sia patrino en 1750 kaj havis ŝin internigita en la kastelo de Göppingen.

La regado de Karl Eugen koincidis kun la apogeo de absolutismo, kaj la juna suvereno faris ĉion por igi sian kortegon unu el la plej brilaj en Eŭropo. Kun enorma financa elspezo, kiu kondukis sian landon al la rando de ruino, li parte sukcesis pri tio. Ne nur li renovigis kaj ampeksigis la rezidejan kastelon en Ludwigsburg kaj rearanĝigis la vastan barokan parkon ĉirkaŭ ĝi, sed ankaŭ interalie li konstruigis kvar pliajn pompajn palacojn, la novan kastelon de Ŝtutgarto kaj la rezidejojn Schloss Solitude, Schloss Monrepos kaj Schloss Hohenheim.

Malfrua regado redakti

En maljunaĝo, Karl Eugen ĉiam pli interesiĝis pri agrikulturo kaj edukado. La establado de arta akademio en Ŝtutgarto en junio 1761 estis sekvita en 1765 fare de la Duka Publika Biblioteko en Ludwigsburg, kie la duka rezidejo situis tiutempe, por kies stokregistro li elspezis altajn sumojn. La institucio nun estas la Virtemberga Ŝtata Biblioteko en Stutgarto. En 1767 li instalis sin kiel "eterna rektoro" de la universitato de Tübingen, tiam nomita Eberhardina, kiun li renomis Eberhardo-Carolina du jarojn pli poste, kaj tenis la postenon de rektoro ĝis sia morto en 1793. En 1770 li fondis edukan instituton ĉe la duka Palaco Solitude, kiu evoluis el modestaj cirkonstancoj al la altnivela Karlo-lernejo. En 1781 li estis elektita honora membro de la Akademio de Sciencoj en Göttingen. La ampleksa ŝafbredado en la lando fontas en la iniciatoj de duko Karl Eugen. Por antaŭenigi la brutobredadon ekzemple li ĉirkaŭ 1786 li alvenigis 104 hispanajn kaj francajn Merino-ŝafojn kaj ordonis krucadon de lil kun lokaj Zaupel-ŝafoj. La celo estis rafini la lanon de la loka kampara ŝafo. La bredado estis sukcesa: la fortika kaj ŝparema virtemberga kampara ŝafo naskiĝis. Ŝafbredado disponigis la krudmaterialon por la teksa industrio. Kun bona lano, la ŝtrumpolaborejoj en la valdenaj komunumoj ĝuis konsiderindan ekprosperon. Historiistoj ne konsentas kiomgrade lia dua edzino influis lian transformiĝon de despoto kaj indulgema persono al zorgema "patro de la lando". Eĉ Friedrich Schiller, kiu forlasis la landon en juna aĝo pro Karl Eugen, paciĝis kun li kiam li mortis. Christian Friedrich Daniel Schubart estis liberigita de malliberejo baldaŭ antaŭ sia morto, ricevis permeson denove labori kiel redaktisto, kaj nomumiĝis kiel muzika kaj teatrodirektoro ĉe la duka korto en Ŝtutgarto. La duko vojaĝis grandskale kun sia dua edzino kaj publikigis taglibrojn pri la vojaĝoj.

La 24-an de oktobro 1793, duko Karl Eugen mortis en sia ankoraŭ nefinita palaco Hohenheim proksime de Ŝtutgarto kaj estis entombigita en la kripto de la palaco Ludwigsburg. Liaj du pli junaj fratoj Ludwig Eugen kaj Friedrich Eugen sekvis lin sur la trono rapide unu post la alia.

 
La vasta baroka parko ĉirkaŭ la kastelo de Ludwigsburg estis nur unu el multaj projektoj de Karl