Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)
Karlo Eduardo (naskiĝinta Leopold Charles Edward George Albert la 19-an de julio 1884 en Kastelo Clarmont apud Esher, mortinta la 6-an de marto 1954 en Coburg) estis brita princo, germana nobelo kaj lasta duko de la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Lia avino estis reĝino Viktoria (Britio), lia edzino Viktoria Adelheid von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg. En 1909 li estis alta ŝirmanto de la 4-a Germana Esperanto-Kongreso.[1]
Li estas avo de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo.
Vivo
redaktiPost angla edukado ĝis la aĝo de 15 jaroj li iĝis tronheredanto nur en la 1899-a jaro pro fare de imperiestro Vilhelmo la 2-a manipulita decido de la koburganoj. Laŭ imperiestra trejnigplano li faris la unuajn prigermaniajn spertojn kiel ano de la ĉefkadetejo de Lichterfelde, studento ĉe la Bonna universitato, ano de la studenta korporacio Corps Borussia, membro de la Unua gvardiregimento infanteria je Potsdam kaj dum restado ĉe la berlina kortego.
Ekregado
redaktiEn la momento de atingo de la plenaĝeco, la 19-an de julio 1905, li ekregentis. Li evidentiĝis fidela al la imperiestro kaj inklina al la konstitucia sistemo. Kontraŭ siaj propraj liberalismaj konvinkiĝoj li baldaŭ cedis al imponantaj kaj sinenscenigemaj trajtoj dependante pli kaj pli de ĉekortegaj karieremuloj. Pro devo organizi paralele du kortegojn en du urboj li vole nevole kreis pliajn politikajn kontraŭaĵojn inter la du duklandoj.
Estante teatrema li apogis la dramvidigan vivo kaj en Gotao kaj en Coburg. Teknikeme li interesiĝis pri zepelinoj kaj flugmaŝinoj: en Gotao li antaŭenpuŝis la ĵus estiĝintan aviadilidustrion.
Persone li preferis restadon sur la novgotike restaŭrita Kastelo Callenberg en Coburg-Beiersdorf kaj organizas la multkostan pligrandigon de burgo kaj citadelo je Coburg (inter 1908 kaj 1924). Dum la Unua mondmilito li devis interrompi ĉiujn parencajn rilatojn kun Britio kaj Belgio: tamen oni (eĉ oficiale-konstitucie) imputis al li nekompletan distanciĝ(pov)on disde la malamikiĝintaj britoj. Sen komandopovo li ofte vizitis soldatojn ĉe al frontaro.
Abdiko kaj postmonarkiaj planoj
redaktiJam matene en la 9.11.1918 en Gotao li deklaritis abdikinta. En Coburg oni postulis en la 11.11.1918 la abdikon. Sed nur en la 14.11.1918 li mem anoncis sian regadfinon sen oficiala volesprimo pri rezignado. Kontraŭe li ekigis refaron de monarkio estante klare por ĉiaj naciemaj kaj soldataj ideoj tiukoncerne (aparte en Coburg). La volontulkorpusan gvidanton Hermann Ehrhardt ekkonis li en 1920, Adolfon Hitler en 1922. Karlo Eduardo iĝis membro de Bund Wiking, de Der Stahlhelm kaj en 1933 de NSDAP. Inter 1934 kaj 1945 li prezidantis ĉe Germana Ruĝa Kruco.
En 1919 li donis riĉajn kolektojn dukkortegajn al la Koburga Landa Fondaĵo (kiu ĝis nun ekzistas). Simila fondaĵo por Gotao enstalitis, pro juristaj malfacilaĵoj, en inter 1928 kaj 1934. La gotaa kolekto perdiĝis pro ŝtatigo fare de la komunistoj. De la familia fondaĵo kun pluraj kasteloj, forstujoj kaj bienoj restis - post sovetia okupado de Orienta Germanujo - nur la aferoj en la libera parto de Germanujo. La usonanoj enkarcerigis lin ĝis 1946. La lastajn jarojn li pasigis malsane, malkonfidante, pesimisme pri familiaĵoj.
Fontoj
redakti- Facius, Friedrich, "Karl Eduard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 261 (tie ĉi interrete)
Notoj
redakti- ↑ Temis pri la lasta GEK sur turingia teritorio antaŭ la okazigo de la 91-a Germana Esperanto-Kongreso en 2014 en Erfurto.