Karlo de Viano

Karlo de Viano (hispane Carlos de Trastámara y Évreux), ankaŭ konata kiel Karlo la 4-a de Navaro, n. en Peñafiel, Kastilio, la 29-an de majo 1421 – m. en Barcelono, la 23-an de septembro 1461, estis infanto de la Kronlando de Aragono kaj de Navaro, princo de Viano kaj de Ĝirono (14581461), duko de Gandio (14391461) kaj de Montblanko (14581461) kaj titola reĝo de Navaro (14411461).

Karlo de Viano
Princep carles de viana.jpg
Escudo Carlos de Viana.svg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1421 (1421-05-29)
en Peñafiel
Morto 23-an de septembro 1461 (1461-09-23) (40-jara)
en Barcelono
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per tuberkulozo [#]
Tombo Monaĥejo de Poblet [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Reĝlando Navaro [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro [#]
Patro Johano la 2-a de Aragono [#]
Patrino Blanko la 2-a de Navaro [#]
Gefratoj Fernando la 2-a de Aragono • Marteno de Aragono • Alfonso de Aragón y Escobar • Leonor I of Navarre • Johanino el Aragono • Blanko la 2-a de Navaro [#]
Edz(in)o Agnes of Cleves [#]
Infanoj Philip of Viana • Ana de Navarra [#]
Profesio
Okupo reganto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Karlo de Viano estis filo de la infanto Johano de Aragono, malpli aĝa filo de Alfonso la 5-a, kaj ekde 1458, kronita reĝo de Aragono, sub la nomo Johano la 2-a kaj de la titola reĝino Blanka la 1-a de Navaro (m. en 1441), filino kaj heredantino de Karlo la 3-a la Nobla (m. en 1425). La princo de Viano estas konata pro la dinastiaj konfrontoj kontraŭ sia patro kaj pro esti mecenato de la kulturo kaj la artoj.