Karlo la 10-a (Francio)

Karlo la 10-a (france Charles X, naskiĝis en la palaco Versailles la 9-an de oktobro 1757, mortis la 6-an de novembro 1836) de la burbona dinastio, estis franca reĝo ekde 1824 ĝis 1830.

Karlo la 10-a
Reĝo de Francio
Regado 1824 ĝis 1830
Antaŭulo Ludoviko la 18-a
Sekvanto Ludoviko-Filipo
Persona informo
Charles X
Naskiĝo 9-an de oktobro 1757 (1757-10-09)
en Versajlo
Morto 6-an de novembro 1836 (1836-11-06) (79-jaraĝa)
en Gorico,  Aŭstra imperio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ĥolero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Annunciation Parish Church (Nova Gorica) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francahispana vd
Ŝtataneco Francio
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karlo la 10-a (Francio)
Familio
Dinastio Burbonoj vd
Patro Ludoviko Daŭfeno de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie Josèphe of Saxony (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Marie Thérèse, Madame Royale (en) Traduki, Princess Marie Zéphyrine of France (en) Traduki, Xavier (en) Traduki, Prince Louis, Duke of Burgundy (en) Traduki, Ludoviko la 16-a, Ludoviko la 18-a, Elizabeto de Francio kaj Maria Klotildo de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maria-Terezo de Savojo (1773–1805) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Louise d'Esparbès de Lussan (en) Traduki
Rosalie Duthé (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ludoviko Antonio de Francio, Duko de Angoulême
 ( Maria-Terezo de Savojo)
Sophie d'Artois (en) Traduki
 ( Maria-Terezo de Savojo)
Charles Ferdinand, Duke of Berry (en) Traduki
 ( Maria-Terezo de Savojo)
María Teresa de Francia (en) Traduki
 ( Maria-Terezo de Savojo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1772–1836 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo la 10-a kun kronaj vestaĵoj

Li estis nepo de Ludoviko la 15-a, kaj frato de Ludoviko la 16-a kaj Ludoviko la 18-a. li estis kronita laŭ la tradicia rito en la katedralo de Reims kaj regis ĝis la Franca revolucio de 1830.

La grafo de Artois edukitis ĉe la kortego frivola de la avo Ludoviko la 15-a kio ja senteblis en la karaktero ne tro firma de Karlo. En julio 1789 li donis la signon je elmigro de la nobeloj kaj migradis multloke por havigi malamikojn al revolucia Franclando. Ĉe imperiestro Leopoldo la 2a estanta en Mantuo li reklamadis por atako kontraŭ Franclando. Li partoprenis la Kongreson de Pillnitz kaj estis en la taĉmenton de la emigrintoj okaze de la invado en 1792. Post la ekzekuto de Ludoviko la 16-a Karolo nomumitis generalleŭtenanto de la reĝolando kaj provis albordiĝi en 1795 helpe de angla eskadro sur la insulo Yeu. Poste li vivis en Londono kun pensio de 15.000 pundoj respektive en Hartwell House apud Aylesbury ĉe la frato. Kiam la aliancanoj marŝis kontraŭ Parizon en 1814, Karlo aperis en Franclando multloke por proklami la neceson de liberiĝo. En Parizo li transprenis la registaran estron en la nomo de Ludoviko la 18-a en la rango de generalleŭtenanto. Li proklamis la liberecon de la gazetaro, la malakcepto de la leĝaro Droits réunis (12.4.1814). Krome li agnoskis la fundamentajn partojn de la konstitucio kaj faris militĉesigon kun la aliancanoj. Post la reveno de Napoleono Bonaparte (1815) Karlo fuĝis kun la reĝa familio al Gento.

Restauracio la 2-a

redakti

Post la dua restaŭracio Karlo kaj siaj samideanoj (»Pavillon Marsan«) montris diboĉan reakcian volupton intrigante kontraŭ la frato Ludoviko la 18-a, kontraŭ la Ĉarto de 1814 kaj la parlamentaj ĉambroj. Post la tronsukcedo en la 16.9.1824 kaj mezepokoza kronsurkapmetado li komencis politikon modestan. Sed baldaŭ li reprenis reakcian direkton nomumante Villèle ministro kaj Polignac registarestro (anstataŭ la ekvilibrema Martignac). Per sukcesoj en ekstera politiko Karlo intencis trankviligi la francojn: en 1830 li startigis la kampanjon en Alĝeron. Sed tio ne sufiĉis kaj 221 liberalaj deputitoj de la parlamento pli kaj pli sentis vere reprezenti la popolon. Por subpremi la opozicion Karlo dekretis la fifamajn Ordonojn juliajn. Ili eksplodigis la Revolucion de 1830. En la 2.8.1830 Karlo demisiis por la nepo Henriko de Bordeaux. Poste li vivis en Edinburg, Prago, Kirchberg am Walde (Distrikto Gmünd) kaj Gorico. Karlo edzinigis en 1883 Marie-Thérèse de Savoie kiu naskis la dukojn de Angoulême kaj de Berri.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 636-637, kio legeblas tie ĉi interrete.

  Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
 
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte