Karlsson sur la tegmento

Karlsson sur la tegmento estas la ĉefrolulo de serio de porinfanaj libroj de la sveda verkisto Astrid Lindgren.

Karlsson sur la tegmento
literatura rolulo • fikcia homo • movbilda persono
Kreita de Astrid Lindgren
Verko Karlsson sur la tegmento
Karlsson Flies Again
Karlsson is Sneaking Around Again
Karlsson on the Roof
Karlsson på taket
Junior and Karlsson
Junior and Karlsson, who lives on the roof
Rolita de Vasily Livanov
Informoj
Sekso vira
Nacieco Svedio
Loĝloko Stokholmo, tegmento
Malamikoj Hildur Bock
vdr
Karlsson sur la tegmento en Djurgården, Stokholmo

Karlsson estas malalta, dika vireto "en siaj plej bonaj jaroj", kiu vivas sola en kaŝita dometo sur domtegmento super Stokholmo. Li havas surdorse helicon, per kiu li kapablas flugi. Laŭ karaktero li estas ofte egoisma, avida, fanfarona, pravema, mistifika kaj nefidebla. Ofte li asertas ke li estas plej bona pri io ajn, kaj seriozajn kritikojn li rigardas kiel bagatelaĵojn.

Karlsson amikiĝas kun la timema 7-jara knabo Lillebror ("Frateto"), kiu loĝas en la sama domo. Lillebror lin admiras, kaj per lia helpo iĝas pli kuraĝa kaj memfida.

Libroj redakti

  • Lillebror och Karlsson på taket (1955)
  • Karlsson på taket flyger igen (1962)
  • Karlsson på taket smyger igen (1968)

Ĉiuj tri libroj estas ilustritaj de Ilon Wikland.

Rusio redakti

 
Rusia poŝtmarko

Karlsson sur la tegmento estas ege populara en Rusio.

En 1968 aperis en Sovetunio la desegnita filmo Maliŝ i Karlsson ("Etulo kaj Karlsson").